Grandrapida trajno
Rapidtrajno, alt-rapidaj trajno aŭ tre rapida trajno, estas trajno kiu estas adaptita por veturi pli ol 200 km/h. Maksimuma rapideco de alitipaj (inter-urbaj) trajnoj estas inter 160 kaj 200 km/h.
Rapidtrajnoj povas veturi tiom rapide nur laŭ adapitaj trakoj. Plej ofte temas pri tute novaj tipoj de trakoj; foje ankaŭ oni adaptas ekzistantajn liniojn. Rapidtrajnoj povas veturi ankaŭ je ordinaraj reloj, sed tiam je adaptita rapideco.
Tipoj de rapidtrajnoj
- la franca TGV, je kiuj baziĝas ankaŭ Thalys, Eurostar kaj la unua generacio la hispana AVE
- la germana ICE, je kiu baziĝas la dua generacio de AVE
- la itala ETR.500
- la japana Ŝinkanseno
- la usona Acela