Ray Manzarek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ray Manzarek en julio 2010
The Doors 1968, Jim Morrison, John Densmore, Robby Krieger kaj Ray Manzarek.
Ray Manzarek, Milano 2012

Ray MANZAREK, naskonome Raymond Daniel Manczarek (naskiĝis la  12-an de februaro 1939(nun 1939-02-12) en Ĉikago, Usono, mortis la 20-an de majo 2013 (74‑jara) en Rosenheim, Bavario), estis usona muzikisto, kunfondinto kaj klavarinstrumentisto de la grupo The Doors.

Biografio

Ray ricevis pianon por sia 9-a datereveno, sed ne tuj ludis ĝin. Nur kvar jarojn poste li eklernis per lecionoj kaj ekŝatis ĝin.

Foririnta al Los-Anĝeleso por sekvi studojn pri arto, muziko kaj kino, lia renkontiĝo kun Jim Morrison, poste Robby Krieger kaj John Densmore, estis la startpunkto de la grupo The Doors, kies klavarinstrumentisto li estis.

Ray havis pasinton kiel muzikisto, estinte membro de la grupo Rick & The Ravens. Lia specifeco estis ludi bas-partojn per maldekstra mano (sur Fender Rhodes Piano Bass silver top, surmetita super lia ĉefa klavaro), ludante parton de klasika piano per dekstra mano (sur Vox Continental, poste Gibson G-101[1] kiun li aĉetis post kiam li rompis la klavojn de sia plasta Vox).

Dave Greenfield, brita klavarinstrumentisto de la grupo The Stranglers forte inspiriĝis el la lud-stilo de Ray.

Post la morto de Jim Morrison kaj la dissplitiĝo de The Doors, li komencis registri albumojn soloe. Li ankaŭ laboris kun Nice City kaj produktis la punkan grupon X.

Il refaris The Doors en 2002 kun Robby Krieger kaj kantisto Ian Astbury, sub la nomo The Doors of the 21st Century, alinomita Riders on the Storm sekve de juraj problemoj kun la heredantoj de Jim Morrison kaj John Densmore, antaŭa drumisto de la grupo.

Li mortis el la sekvoj de kancero la 20-an de majo 2013, enhospitaligita en Rosenheim, Bavario[2], ĉirkaŭita de siaj edzino, filo kaj tri genepoj.

Diskaro (soloe)

  • 1973: The Golden Scarab
  • 1974: The Whole Thing Started With Rock & Roll Now It's Out Of Control
  • 1983: Carmina Burana
  • 2006: The Doors: Myth and Reality, Vol 1 & 2

Filmaro

Reĝisoro

Komponisto

Referencoj

  1. angle Gibson G101/Kalamazoo K101 - Combo Organ Heaven
  2. angle Ray Manzarek, Founding Member of The Doors, Passes Away at 74. The Doors.com (2013). Alirita 20 majo 2013..

Eksteraj ligiloj