Reĉica distrikto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reĉica distrikto
Distrikto
FlagoBlazono
distrikto de Belorusio [+]

LandoBelorusio

Supermara alteco124 m [+]
ĈefurboReĉica
- koordinatoj52° N, 30° O (mapo)52.36388888888930.394722222222Koordinatoj: 52° N, 30° O (mapo)
Areo2 713,95 km² (271 395 ha) [+]

Loĝantaro94 749 [+] (1-a de januaro 2024)
Denseco34,91 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroPiotr Shostak

Reĉica distrikto (Tero)
Reĉica distrikto (Tero)

Reĉica distrikto (Belorusio)
Reĉica distrikto (Belorusio)
DEC
Reĉica distrikto
Reĉica distrikto

Map
Reĉica distrikto

Vikimedia Komunejo:  Rečyca District [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Reĉica distrikto (beloruse - Рэчыцкі раён, ruse - Речицкий район) estas administra kaj teritoria subdivido en Homela regiono, Belorusio. Estis fondita la 1-an de decembro 1926, en konsisto de Homela regiono de la 1-an de januaro 1938. Areo estas 2,7 miloj de km2. Loĝantaro estas 47,5 miloj da homoj (en 1999 jaro, sen la urbo Reĉica).

Loĝlokoj kaj administracia subdivido[redakti | redakti fonton]

En la distrikto situas 195 da loĝlokoj (en 1996 jaro). Pli grandaj urboj kaj urbetoj estas Reĉica (ĉefurbo de distrikto), Vasileviĉi, Zareĉa. La distrikto estas dividita je 20 vilaĝaj sovetoj, 2 urba sovetoj kaj 1 urbeta soveto.

Naturaj kondiĉoj[redakti | redakti fonton]

La reliefo de la distrikto estas ebena. Mezaj temperaturoj estas: en januaro - -6,70 C, en julio +18,60C. Kvanto de atmosferaj precipitaĵoj estas 610 da milimetroj jare. Periodo de vegetado estas 194 da tagoj. Sub arbaro estas 44,2 % de areo. Parto de areo estas malpurigita per radioaktivaj elementoj post Ĉernobila katastrofo. Riveroj: Dnepro kaj ĝia flankriveroj: Berezina kaj Vedriĉ.

Mineraloj[redakti | redakti fonton]

En la distrikto estas ekspluatata nafto, gaso, torfo, argilo, sablo.

Agrokulturo[redakti | redakti fonton]

En la distrikto situas 26 da kolĥozoj kaj sovĥozoj kiuj produktas viandon, lakton, kulturas grenon, terpomojn, fruktojn.

Industrio[redakti | redakti fonton]

En la distrikto situas 20 entreprenoj de tiuj branĉoj de industrio: maŝinkonstruado, metalprilaboro, lignprilaboro, kemia, nutraĵa industrio, produktado de konstruaĵaj materialoj.

Komunikado[redakti | redakti fonton]

Tra la distrikto trapasas ŝoseo kaj fervojo inter Homel kaj Kalinkaviĉi. De Reĉica depasas la aŭtovojoj al Loeŭ, Ĥojniki, Babrujsk, Ĵlobin. Ŝipirado tra Dnepro kaj Berezina.

Gazetoj[redakti | redakti fonton]

En la distrikto eldoniĝas gazetoj "Dnjaprovec" kaj "Reĉicka gazeto".