Reĝa Kordilero (Bolivio)
| Reĝa Kordilero (Cordillera Real) |
|
| montaro | |
|
La pintoj de Reĝa Kordilero kiel vidite ekde la bolivia Altiplano
|
|
| Ŝtato | Bolivio |
|---|---|
| Regiono | Altiplano |
| Parto de | Andoj |
| Plej alta punkto | Illimani |
| - alteco | 6 438 m s. m. |
| - koordinatoj | 16°39′14″S 67°47′05″W / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por -16.65389 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">16.65389°S, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Longo | 125 km |
| Larĝo | 20 km |
| Geologia konsisto | granito |
| Horzono | UTC (UTC-5) |
La Reĝa Kordilero ( hispane : Cordillera Real ) estas montaro en la sudamerika Altiplano ( la Altebenaĵo de Andoj ) de Bolivio. Tiu masivo de faldmontaroj, plejparte konsistanta el granito, estas situanta sudoriente de Lago Titikako, kaj oriente de la bolivia ĉefurbo La-Pazo, mezurante 125 km laŭ longo kaj 20 km laŭ larĝo [1]. Malgraŭ la fakto ke ĝi troviĝas nur 17° al sudo de la ekvatoro, Reĝa Kordilero estas relative dense glaĉere okupata. Tiu estas kaŭzita de ĝia proksimeco al la amazoniaj malaltaĵoj kun la asociitaj humidaj aeramasoj.
Enhavo |
Pintoj plej altaj ol 6 000 m[redakti]
Estas ses pintoj pli altaj ol 6 000 m en la montaro kiuj estas, ekde nordo al sudo :
- Pico del Norte ( 6 070 m )
- Illampú ( 6 368 m )
- Ancohuma ( 6 427 m )
- Chachacomani ( 6 074 m )
- Huayna Potosi ( 6 088 m )
- Illimani ( 6 438 m )
Pintoj plej altaj ol 5 000 m[redakti]
Aliaj rimarkindaj pintoj inkludas Mururaton ( 5 871 m ), Ĉakaltajon ( 5 421 m ), kaj Kondoriri-Masivon. Tiu ĉi estas montarmasivo de 13 pintoj, kiuj ĉiuj superas la 5 000 metrojn, inkluzive de Kapo de Kondoro ( 5 540 m ) kaj Malgranda Alpamajo ( 5 370 m ) [2] . Aliaj pintoj de la Kondoriri-Masivo inkludas Blankan Piramidon ( 5 250 m ) kaj Tariĥo ( 5 320 m ).
Vidu ankaŭ[redakti]
Referencoj[redakti]
- ↑ Travel map of the Andes. Alirita 2010-12-10.
- ↑ Newton P, Lillie M, Rosen N, Sameoe M, Davison J: (2010) Newton P, Lillie M, Rosen N, Sameoe M, Davison J: Viva Travel Guides: Bolivia. Quito, Ecuador: Viva Publishing Network, 170-171. ISBN 9780979126499. Alirdato: 2011-04-19.