Regna Universitato de Groningen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Groningen

La Regna Universitato de Groningen (nederlande: Rijksuniversiteit Groningen; RUG) fondiĝis en 1614 en Groningen, Nederlando. La oficiala malfermo okazis la 23-an de aŭgusto.

La universitato komenciĝis kun kvar fakultatoj: Protestanta teologio, juro, medicino kaj filozofio. La unua rektoro estis Ubbo Emmius, konata frisa historiisto. Ĝis 1876 la laborlingvo de la universitato estis la latina.

Pro la franca okupado la universitato iĝis parto de la Imperia Universitato de Paris en 1812. En 1815, kiam la Reĝlando Nederlando estiĝis, la universitato iĝis ŝtata instanco. Je la 5-a de junio 1872 Aletta Jacobs kiel unua virino en Nederlando ekstudis en Groningen. En 1925 la universitato havis pli ol mil studentojn, post fajro en 1906 kaj sekva renovigo kaj konstruo de novaj konstruaĵoj. En 1953 profesoro Frits Zernike ricevis la Nobel-premion pri fiziko.

La universitato havas ĉirkaŭ 22 000 studentojn kaj 5 500 kunlaborantojn. Rezulte la Regna Universitato Groningen estas la tria universitato laŭ grandeco en Nederlando kaj la plej granda dunganto en la provinco Groningen.

La blazono de la universitato, kiu estas konfirmita de la Statoj de la Urbo kaj Lando de Groningen en 1615, konsistas el la blazono de la provinco de Groningen ŝarĝita de malfermita libro kun la (mallongita) teksto 'VER/BUM/DNI LU/CER/NA', kio estas 'VERBUM DOMINI LUCERNA PEDIBUS NOSTRIS' (La vorto de la Sinjoro estas lampo antaŭ niaj piedoj).

En 2005 la Regna Universitato de Groningen havas jenajn fakultatojn:

  • Entreprena scienco
  • Ekonomiaj sciencoj
  • Teologio kaj religia scienco
  • Homa scienco
  • Medicino
  • Kondutaj kaj societaj sciencoj
  • Juro
  • Spacaj sciencoj
  • Filozofio
  • Matematiko kaj fiziko

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke universitata retejo