Rekta demokratio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Landkomunumo de Kantono Apencelo Interna en Svislando, ekzemplo de bazdemokrata ŝtatgvidado je kantona nivelo

Rekta demokratio, kontraste al reprezenta demokratio, estas demokratia sistemo, en kiu la popolo ne nur elektas siajn reprezentantojn, sed pere de voĉdonoj ankaŭ rajtas decidi pri konstituciaj amendoj, leĝoj kaj eĉ materiaj decidoj. La plej konata ekzemplo por rekta demokratio estas Svislando, kies popoliniciativrajto estas esenca elemento de la politiko.

En sia plej radikala formo la bazo de socio (la civitanoj) aŭ de societo, asocio ktp. (la membroj), anstataŭ elekti reprezentantojn, diskutas kaj decidas rekte kaj senpere mem. Oni tiam parolas pri bazdemokratio. Tian politikan sistemon konas en Svislando multaj komunumoj je komunuma nivelo kaj ankoraŭ du kantonoj nome Apencelo Interna kaj Glaruso je kantono nivelo. La kunveno leĝodono de tiuj kantonoj nomigas landkomunumo (germane Landsgemeinde).

Vidu ankaŭ