Reppisch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reppisch
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
vdr

Reppisch estas rivero en Kantono Zuriko. Ĝi fontas je alteco de 643 kiel elfluanto de la Lago de Türlen kaj fluas en Dietikon en la riveron Limato.

La rivereto estas malgranda kaj ne kondukas multe da akvo. Okaze de fulmotondroj ĝi tamen povas kreski al rimarkinda akvofluo. Antaŭ la urbolimo de Dietikon ponto de la strato trans la Mutschellen-Montpasejo kaj de Bremgarten-Dietikon-Fervojo transiras la riveron. Je alta akvo la rivero ekzemple en 1999 jam inundis relojn kaj straton, blokante tiel la trafikon por pluraj tagoj.

Alfluantoj

Wüeribach, Lunnerenbach, Rummelbach, Dönnibach, Stierenholzbach, Tobelbach kaj Stoffelbach

Komunumoj ĉe la bordo de Reppisch

Ĉe la bordo de la rivero situas la komunumoj Aeugst ĉe Albis, Stallikon, Bonstetten kaj Wettswil ĉe Albis en la distrikto Affoltern kaj Birmensdorf ZH, Urdorf kaj Dietikon en la distrikto Dietikon, krome en Kantono Argovio la komunumo Rudolfstetten-Friedlisberg.