Wettswil ĉe Albis
| Wettswil ĉe Albis | |
|---|---|
|
Rigardo al Wettswil kaj Uetliberg; foto de Dietrich Michael Weidmann
|
|
| Kantono | Zuriko |
| Distrikto | Affoltern |
| Koordinatoj | 47°20′20″N 8°28′29″O / 47.33889°N, 8.47472°OKoordinatoj: 47°20′20″N 8°28′29″O / 47.33889°N, 8.47472°O |
| Nombro de enloĝantoj | 4234 |
| Areo | 3,77 km² |
| Alteco | 563 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 8907 |
| Komunumkodo | 0014 |
Enhavo |
Pri la komunumo [redakti]
Wettswil ĉe Albis (germane: Wettswil am Albis) estas komunumo en la distrikto Affoltern, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 4234 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio [redakti]
Wettswil situas okcidente de Uetliberg, la plej alta pinto de la montoĉeno Albis, ĉe la bordo de la rivero Reppisch, kiu estas ĝia limo kun Stallikon.
Trafiko [redakti]
Wettswil ĉe Albis apartenas al la Zurika Trafik-Unio. La stacidomo Bonstetten-Wettswil troviĝas proksime de la komunumlimo sur la teritorio de Bonstetten, de kie la centro de la vilaĝo Wettswil ĉe Albis estas kun poŝtaŭtobuso en malmultaj minutoj atingebla. Tra la montpasejo Waldegg en proksimume 20 minutoj oni atingas per poŝtaŭtobuso la centron de Zuriko.
Historio [redakti]
La unua dokumenta mencio de Wettswil ĉe Albis datiĝas el la jaro 1184 kiel Wettesweilare. La vilaĝo estas supozelbe fondita de alemano post la kolapso de la Romia Imperio.
Eksteraj Ligiloj [redakti]
Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Wettswil ĉe Albis
|
||||||