Kappel ĉe Albis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kappel ĉe Albis
Blazono de Kappel ĉe Albis
Blazono de Kappel ĉe Albis
Kappel ĉe Albis
Kappel ĉe Albis
Kantono Zuriko
Distrikto Affoltern
Koordinatoj  47°13′44″N 8°31′38″O  /  47.22889°N, 8.52722°O / 47.22889; 8.52722 (Kappel ĉe Albis)Koordinatoj: 47°13′44″N 8°31′38″O  /  47.22889°N, 8.52722°O / 47.22889; 8.52722 (Kappel ĉe Albis)
Nombro de enloĝantoj 882
Areo 7,91 km²
Alteco 573 m super marnivelo
Poŝtkodo 8926
Komunumkodo 0006
Mapo de Kappel ĉe Albis
Situa mapo de Kappel ĉe Albis

Kappel ĉe Albis estas komunumo en la Distrikto Affoltern, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 846 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 882 ĝis la fino de 2009. Al Kappelen apartenas la setlejoj Hauptikon kaj Uerzlikon.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kappel situas okcidente de la montoĉeno Albis ĉe la suda limo de la Porko-Prefekturo kiel la distrikto Affoltern respektive iama voktdistrikto Knonaŭo ankoraŭ hodiaŭ estas nomita en la popolo por alludi al la bongusta ŝinko, kiun la regiono produktis. Sude Kappel limas al la Kantono Zugo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,91 km², de kiuj 19,3% estas kovritaj de arbaro, 69,8% servas por agrikulturo kaj 8,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Kappel limas en nordo al Rifferswil, en oriento al Hausen ĉe Albis, en sudoriento al Baar (ZG), en sudokcidento al Steinhausen (ZG), en okcidento al Knonau, kaj en nordokcidento al Mettmenstetten.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Per poŝtaŭtobusoj Kappel estas bone konektita kun la reto de Zurika Trafik-Unio kaj la stacidomo de Affoltern ĉe Albis atingeblas en malmultaj minutoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

El prahistoria tempo ekzistas sur la komunuma teritorio spuroj de setlejoj el la bronzepokokaj estis trovitaj restaĵoj de kampara bieno el la romia epoko.

En la jaro 1185 la libersinjoroj de Eschenbach fondis la Abatejon Kappel.[3] De tiam datiĝas la unua dokumenta mencio de Kappel kiel de Capella. En la jaro 1415 la abatejo submetiĝis al la landa suvereneco de Zuriko. Dum la 2-a Milito de Kappel falis la zurika reformisto Zvinglo la 11-an de oktobro 1531.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Martin Leonhard: Kappel am Albis en Historia Leksikono de Svislando (2008-10-09)

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]