Restaĵo de supernovao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Restaĵo de supernovao (aŭ SNR angla siglo el Supernova remnant) estas la materialo allasita de giganta eksplodo de supernovao. Tio povas okazi laŭ du manieroj: kiam stelo tre densa elfinas sian nuklean fuelon, kaj kolapsas sur sin mem pro propra forto de gravito, aŭ kiam blanka nano akumulas sufiĉe da materialo el kamarada stelo ĝis atingi la mezuron de kriza maso kaj tial alkuras al la sama sorto. En ambaŭaj kazoj, la rezulta eksplodo fortege eligas la plej grandan parton aŭ la tutan materion konstituantan la stelon mem.

En la kazo de eksplodo de densa stelo, la stela nukleo povas kolapsi tiom rapide ke formiĝas objekto ekstreme kompakta konstituata de degenera materio (stato de materio densega). ĝenerale temas pri neŭtrona stelo aŭ foje de nigra truo, taksata kiel “restaĵo de kompakta supernovao”. En ĉiuj eksplodoj, la eksternaj tavoloj de la stelo estas eligataj perla rapido de miloj da kilometroj laŭsekunde, originante gasan kaj interstelan polvaran nubon ekspansiantan. Tiu nubo, kiu kolektas ankaŭ la interstelajn reziduaĵojn flosantajn en la zono, kaj kiu estas ofte trairita de de koliziaj ondoj generitaj de la eksplodo mem aŭ de la interago de la nubo kun la interstela reziduaĵaro, estas vortigita per “restaĵo de supernovao”.

Restaĵo de la supernovao 1987A

Kompakta supernovaa restaĵo, kiam ĝi eksistas, devus stari en centro de la tuta gasmaso, kaj en certaj kazoj tiel okazas (kiel en la Nebulozoj de la Krabo kaj en tiu de de la Veloj. Tamen ofte la eksplodo estas malsimetria: la plejgranda paro de gaso iras al unu direkto dum la kompakta objekto “separita” iras al alia direkto per rapido kiu povas superi la 200 km/s. Tiukaze la kompakta objekto eliĝas rapidege (apenaŭ malmultaj centoj da lumjaroj!) el la supernovaa restaĵo kaj tiam malfacilas kapti la rilatojn de unu kun la alia.

Supernovaa restaĵo prezentiĝas kiel objekto efemera: ene de malmultaj miloj da jaroj ĝi pulvoriĝas en la interstela medio, kiun ĝi riĉigas per pezaj elementoj jam produktiĝintaj en la dumviva stelo, kaj tiel malaperas. Spite de tio, la observeblaj restaĵoj estas multnombraj ĉar la supernovaoj eksplodas kun la ofteco de unu ĉiudekjare en nia galaksio. La kompaktaj objektoj, male, estas senmortaj aŭ preskaŭ..

La plej fama restaĵo de supenovao kaj ofte observata per profesiaj teleskopoj, ankaŭ se malfaciligite pro ĝia granda malproksimeco, estas tiu de Supernovao 1987a, kies eksplodo estis observita el la tero la 23-an de februaro 1987, en la Granda Magelana Nubo, je distanco de 168000 lumjaroj. Multe malpli fora estas la Nebulozo de la Krabo, restaĵo de eksplodo observita en 1054 kaj registrita de ĉinaj astronomoj, en kies centro kuŝas en juna neŭtrona stelo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Knut Lundmark, Suspected New Stars Recorded in Old Chronicles and Among Recent Meridian Observations, Publications of the Astronomical Society of the Pacific, 33, 225-238 (1921) Voir en ligne [archive].
  • Edwin P. Hubble, Novae or Temporary Stars, Astronomical Society of the Pacific Leaflets, 1, 55 (1928) Voir en ligne [archive
  • E. Fermi, On the origin fo comsic rays, Phys. Rev. (1949) 75 1169-1174.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]