Neŭtrona stelo
El Vikipedio
Neŭtrona stelo estas unu ebla finstadio en la evoluo de stelo. Ĝi formiĝas el la restaĵo de pezega stelo, kiam tiu kolapse kunpremiĝas pro sia propra gravito, post kiam la stelo eksplodis kiel supernovao de tipo II, Ib aŭ Ic.

