Riĥleba burgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rychleby
(Reichenštejn)
esperante: Riĥleba burgo
burgo
Ruinoj de Riĥleba burgo
Oficiala nomo: Rychleby
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Javorník
Historia regiono Silezio
Montaro Riĥleba montaro
Situo Rychleby
 - alteco 420 m s. m.
 - koordinatoj 50° 21′ 50″ N 16° 58′ 55″ O / 50.36389 °N, 16.98194 °O / 50.36389; 16.98194 (mapo)
Stilo gotiko
Materialo ŝtono
Konstruado ŝanĝo de 13-a kaj 14-a jc
 - pereo 15-a jarcento
Posedanto nekonata
Plej facila aliro Kankra valo
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Reichenštejn
Portalo pri Ĉeĥio

Rychleby (legu Riĥlebi) (devene ankaŭ Reichenštejn) (420m) estas moderna nuna nomo de restaĵoj de burgo de nekonata nomo kaj nekonataj fondintoj kaj posedantoj en katastro de municipo Javorník, troviĝanta proksime de urbeto Javorník, sur roko super kanjona parto de Kankra valo, kaŝita inter arboj.

La devena nomo ne estas konata. Rychleby, tiu ĉi burgo aŭ prefere nur ties ruino, transdonis sian pli postan nomon ankaŭ al la tuta montaro - Rychlebské hory (en la germana Reichenstein Gebirge - la nomo de burgo Reichenstein; laŭvorta traduko estas regna ŝtono). Proksimume 1 km oriente trans Kankra valo situis en la sama tempo plua gardoburgo, konata kiel Pustý zámek. Nuntempe ruino de burgo Rychleby estas parto de turisma pado, kiu kondukas ĉi tien tra belegaj Predikejoj de diablo aŭ tra Kankra valo el la proksima urbeto Javorník. Rekte el kastela parko sur Jánský Vrch ni povas trovi burgon Rychleby.

Fotoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.