Richard Howe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard Howe
Persona informo
Naskiĝo 8-an de marto 1726 (1726-03-08)
en Londono
Morto 5-an de aŭgusto 1799 (1799-08-05) (73-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio
Alma mater Westminster SchoolEton College
Familio
Patro Emanuel Howe
Patrino Charlotte Howe
Frat(in)oj William Howe • George Howe
Edz(in)o Mary Hartop
Infanoj Sophia Charlotte Curzon • Maria Juliana Howe • Louisa Catherine Howe
Okupo
Okupo mararmea oficiro • politikistooficiro • milita komandisto • maristo
vdr

Admiralo Richard Howe, 1-a grafo Howe (n. la 8-an de marto 1726, m. la 5-an de aŭgusto 1799) estis brita mararmea oficiro. Post servado dum la milito de la aŭstra sukcedo (1740-1748), li akiris reputacion pro sia rolo en amfibiaj albordiĝoj kontraŭ la franca marbordo kiel parto de la brita maramea politiko dum la Sepjara Milito. Li ankaŭ partoprenis, kiel marŝipkapitano, en la decida brita mara venko ĉe la Batalo de golfeto Quiberon ĉe la bordo de Francio proksime de la insulo Belle-Île-en-Mer en novembro 1759.

En Nordameriko, Howe estas plej konata pro sia servo dum la Usona Revolucia Milito, kiam li funkciis kiel mararmea komandanto kaj packomisaro kun la usonaj ribelantoj; li ankaŭ faris sukcesan krizhelpon dum la granda sieĝo de Ĝibraltaro en la pli postaj stadioj de la Milito.

Howe poste komandis la venkan britan floton de la 1-a de junio 1794 dum la Francaj Revoluciaj Militoj.

Lia frato William Howe same havis decidan rolon en la Usona Revolucia Milito.