Richard R. Schrock

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Richard Royce SCHROCK [RIĈ'd rojs ŝrok] (naskiĝis la 4-an de januaro 1945) estas usona kemiisto. En 2005 li gajnis la Nobelpremion pri kemio kune kun usonano Robert H. Grubbs [grubz] kaj franco Yves Chauvin [ŝova], pro ilia esplorado pri metatezo (metodo en organika kemio).

Li naskiĝis en Berne, Indiano, kaj doktoriĝis ĉe Universitato Harvard en 1971. Ekde 1989 li estas profesoro de kemio ĉe Masaĉuseca Instituto de Teknologio (MIT). Li estas ano de la American Academy of Arts and Sciences (Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj), kaj la usona National Acadedemy of Sciences (Akademio de Sciencoj). Li havas (en 2005) du infanojn.