Richard Williamson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard Williamson
Persona informo
Naskiĝo 8-an de marto 1940 (1940-03-08) (84-jaraĝa)
en Buckinghamshire
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Kolegio Clare • Kolegio Winchester
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo
vdr

Richard Nelson WILLIAMSON (Londono, 8a de marto 1940) estas angla reakcia konservativa katolika episkopo kiu apartenis al la Sacerdota Fratio de Sankta Pio la 10-a (SFSP) ĝis la jaro 2012, kiam li estis elpelita de tiu.[1] Li estis episkopigita fare de Marcel Lefebvre. Li estis ekskomuniigita en 1988 post sia episkopigo.[2] Benedikto la 16-a suspendis la ekskomuniigon la 21an de januaro 2009,[3] sed li restas elpostenigita kiel pastro kaj kiel episkopo. Liaj deklaroj al sveda televido, en kiuj li negas la uzadon de gaskameroj fare de la nazioj por la juda genocido, levis skandalon pro kio li estis elpostenigita komence de februaro 2009 kiel direktoro de la seminario en La Reja, Provinco Bonaero, Argentino, kaj poste estis akuzita pro "apologio de la delikto", kaj oni petis al la tutlanda argentina registaro, ke li estus deklarita "persona non grata", kio derivis en lia elpelo de la lando.

Notoj[redakti | redakti fonton]