Rigardokesto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rigardokesto sur kermeso, proks. 1840

Rigardokesto estas montro- kaj rigardoaparato, kiu ebligas rigardon en sian internon kaj prezentas al rigardanto grafikaĵojn de trompvere perspektiva vasteco. Ekde la dua duono de la 18-a jarcento rigardokestoj estis popularaj kermesaj spektaĵoj en tuta Eŭropo. La rigardokestaj bildoj kun vidaĵoj de eŭropaj vidindaĵoj, sed ankaŭ de ekzotaj scenoj kaj teatrecaj prezentadoj, stampis la imagon de vastaj popoltavoloj pri la "vasta mondo". Rigardokestoj do estas rigardeblaj kiel fruaj amaskomunikiloj.

Funkciado[redakti | redakti fonton]

Westminster Bridge en Londono sur rigardokesta bildo el la 18-a jc.
La Nova Kastelo je Meersburg sur rigardokesta bildo de proks. 1780

Je rigardokesto temas pri aparato por generado de optikaj iluzioj. Rigardokestoj ebligis optikan projekciadon de pejzaĝoj, urboj aŭ scenaroj kiel temoj el la klasika mitologio aŭ temoj el la Biblio.

Male al „senluma kamero“, kiu projekcias bildon sur kontraŭan muron, la rigardanto je rigardokesto vidas la presaĵojn mem. Tiu ĉi aparato kaŭzas fortan spacosenton, ĉar unuflanke la distanco inter bildo kaj rigardotruo estas ege malgranda, kaj aliflanke en la interno de la kesto troviĝas lupeeca lenso. La fakto, ke la bildo troviĝas en malhela ĉirkaŭaĵo kaj estas lumigata, ege fortigas la spacecon. La bildoj de rigardokestoj plejofte estis kadrigitaj aŭ fiksitaj sur rulaĵoj, tiel ke oni povis plumovi la bildojn per turnbutono.

La rigardokestaj bildoj[redakti | redakti fonton]

Rigardokesta bildo pri Ravensburg, Aŭgsburgo proks. 1770
Dorsflanko de la rigardokesto-bildo: malantaŭ eltranĉitaj fenestroj kaj elstaraj konturlinioj gluiĝis travvidebla papero, kiu kaŭzis lumefekton

Decidige por la sukceso de la amaskomunikilo rigardokesto estis la rigardokestaj bildoj, bildserioj aparte destinitaj por rigardokestoj, realigitaj kiel kuprogravuraĵo, ŝtalgravuraĵoakvaforto kaj kolorigitaj per guaŝofarboj.

Ĉi tiuj rigardokesto-bildoj estis plejofte siluetoj, kiujn oni glusis sur travideblan paperon kaj enkadrigis. Tiamaniero oni povis aŭ teni ĝin kontraŭ lumon aŭ ankaŭ rigardi per artefaritaj lumfontoj, ekz. kandelojsebolumoj.

La temoj estis plejofte, kiel jam menciite, vidaĵoj de fremdaj urboj kaj pejzaĝoj el proksimaj kiel ankaŭ malproksimaj landoj, kaj ankaŭ okazintaĵoj kiel bataloj, naturkatastrofoj, urbobrulegoj, tertremoj aŭ vulkanerupcio.

Taŭga kaj ankaŭ plej ofte uzata formato estis proks. 26 x 41 cm. Grave je tia rigardokesto-bildo estis la larĝeco, ĉar la bildo devis konveni en ĉiuj modeloj de rigardokestoj kaj ankaŭ devis persisti sur la tutmonda merkato.

Por aperi en la spegulo en la ĝusta formo, la motivoj estis bildigataj flankŝanĝite. Ĉar oni volis kaŭzi tridimensian iluzion, oni aparte akcentis kaj troigis la perspektivojn, por eĉ plifortigi ĉi tiun tridimensian efekton. La folioj estis unuope priskribitaj, per kio je la supra rando ofte troviĝis spegula teksto kaj malsupre ekzakta klarigo por la prezentanto.

Post enkonduko de la travidebla bildo la rigardokestoj travivis sian florepokon. Travidebla bildo estas “dufazo-bildo”, do maldika papero, kiu estas ambaŭflanke surpresita kaj estas tiel tralumata, ke ĝi vidigas surtavolaĵojn.

Historia evoluo kaj la vera ĉarmo de rigardokesto[redakti | redakti fonton]

Rigardokestisto

La komencaĵoj de la rigardokestoj reiras en la renesancon, do tiu tempo, kiam oni ekkonis la leĝojn de centroperspektivo. Pli ekzakta priskribo de ĉi tiu aparato troviĝas je matematikisto Johann Christoph Kohlhaus (1604-1677) el Coburg.

La rigardokesto sukcesis venki tamen nur komence de la 18-a jarcento. Ekde ĉi tiu tempo la prezentistoj, ankau nomata rigardokestistoj - plejofte militkriplitoj, iamaj maristoj kaj tiaj plu - vagadis tra la tuta lando kaj prezentis sur kermesoj. Je pago oni povis rigardi en la kestojn, kaj por akcenti la vidatan la prezentisto ofte komentis la bildojn.

La vere alloga je rigardokesto certe estis la fakto, ke la popolo tiutempo povis rigardi bildojn nur en la loka preĝejo. La rigardokestistoj donis nun al ĝi la eblecon vidi aliajn bildojn kaj mallongtempe trempiĝi en alian mondon kaj rigardi fremdajn urbojn, pri kies ekzisto oni antaŭe ne konsciis. La rava konsistis ja el miksaĵo inter magia kaj reala.

Ankaŭ nuntempe estas ŝatantoj, kiuj kolektas aŭ eĉ mem konstruas rigardokestojn. Rigardokesto-bildoj estas demandata kolektindaĵoj por kolektantoj de popularaj grafikaĵoj kaj – pro sia ofte interesaj kaj aliamaniere maloftaj urbovidaĵoj – por kolektantoj de surlokaj historiaĵoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Richard Balzer: Peepshows. A visual history. Harry N. Abrams, London 1998, ISBN 0-8109-6349-3
  • Georg Füsslin u.a.: Der Guckkasten. Einblick – Durchblick – Ausblick. Füsslin, Stuttgart 1995, ISBN 3-9803451-2-2
  • Uta Grünberg: Guck mal!. Guckkastenbilder des 18. Jahrhunderts. (= Aulendorfer Hefte; Bd. 2). Württembergisches Landesmuseum, Stuttgart 2004, ISBN 3-929055-60-0
  • Ulrike Hick: Geschichte der optischen Medien. Fink, München 1999, ISBN 3-7705-3360-7 (zugl. Marburg, Univ., Habil.-Schr.)
  • Friedrich Scheele (Hrsg.): Rrrr! Ein ander Bild! Guckkastenblätter des 18. Jahrhunderts aus der graphischen Sammlung. Ausstellung im Ostfriesischen Landesmuseum Emden 1999. Isensee, Oldenburg 1999, ISBN 3-89598-622-4
  • Wojciech Sztaba: Die Welt im Guckkasten. Fernsehen im achtzehnten Jahrhundert. In: Harro Segeberg (Hrsg.): Die Mobilisierung des Sehens. Zur Vor- und Frühgeschichte des Films in Literatur und Kunst. Fink, München 1996, ISBN 3-7705-3117-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Guckkasten » el la germana Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la revizion 3477254 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)