Rivero Iroquois

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rivero Iroquois
rivero
Bazaj informoj
Longeco 135 km
Fluo
Geografio
Landoj Usono
Regionoj Ilinojso
vdr
La rivero Iroquois en Kantono Newton, Indianio

La rivero Iroquois (prononcata I-ra-koj) estas alfluo de la rivero Kankakee en Usono. Ĝi estas 135 kilometrojn longa kaj fluas tra nordokcidenta Indianio kaj nordorienta Ilinojso. Ĝi estas parto de la Misisipa rivera baseno.

La Vojo[redakti | redakti fonton]

La rivero Iroquois elfontas en Kantono Jasper en nordokcidenta Indianao kaj fluas okcidente-sudokcidenten tra Kantono Newton kaj tra Kantono Iroquois en Ilinojso. La rivero tiam kurbas norden kaj fluas en la riveron Kankakee el sude. Ĉi tiu enfluo okazas vidalvide de la vilaĝo de Aroma Park ĉirkaŭ 6 km sudokcidente de la urbo de Kankakee, Ilinojo.

La rivero ankaŭ pasas la urbeton de Rensselaer en Indianao kaj la urbetojn de Iroquois kaj Watseka en Ilinojso.

Aliaj nomoj[redakti | redakti fonton]

La rivero havas multajn aliajn nomojn:

  • Borntragera Fosaĵo
  • Burnsa Fosaĵo
  • Rivero Irokois
  • Iroquois Fosaĵo
  • Pikamiko Rivero
  • Rivero Pikamink
  • Rivero Pikamik
  • Swejna Fosaĵo
  • Tompsona Fosaĵo