Rivero Neŭkeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rivero Neŭkeno
rivero
Bazaj informoj
Longeco 400 km
Fluo
Geografio
Landoj Argentino
Regionoj [[]]
vdr
La hidroelektra komplekso Cerros Colorados (ruĝaj montetoj), bildo de la radaro Shuttle, kaj la rivero Neŭkeno kiu trapasas de maldekstro, turnas dekstren de la lagoj kaj pluas suben.

La rivero Neuquén [neŭKEN] aŭ Neŭkeno estas grava rivero de la Argentina Patagonio. Ĝi fluas tute ene de la provinco samnoma, kvankam ties lastaj kilometroj utilas kiel limo kun la provinco Río Negro; estas la dua plej grava de la provinco Neŭkeno Argentino, post la rivero Limajo.

Detaloj[redakti | redakti fonton]

Ties baseno enhavas preskaŭ la tutan nordan duonon de la provinco samnoma. Ĝi ekfluas de la Andoj, kaj, en sia kunfluo kun la rivero Limajo, formas la riveron Negro. Ties longo estas ĉirkaŭ 400 km.

Ties akvoj estas malhelaj, produkto de sedimentoj kiuj venas el la vulkano Domujo. En sia supra fluejo estas rivero kie abundas trutoj, taŭge por fiŝkaptado.

En ties malsupra ero formas valon taŭgan por intensa agrikulturo por produktado de fruktoj. Lastatempe oni plantis vitejojn, kaj oni produktis vinojn bonkvalitajn, ĉefe ĉe la urbo San Patricio del Chañar.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Claudia Abeucci kaj Paula Sarafian. «Río Neuquén - Cuenca Nº 62» (hispanel) (pdf) paĝo 4. Konsultita la 9an de junio de 2010. [1]