Riĉard Viktorov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Riĉard Viktorov
Persona informo
Naskiĝo 7-an de novembro 1929 (1929-11-07)
en Tuapse, North Caucasus Krai
Morto 8-an de septembro 1983 (1983-09-08) (53-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Mitinskoe Cemetery vd
Ŝtataneco Sovetunio vd
Alma mater Tutrusia Ŝtata Instituto de Kinematografio vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Familio
Edz(in)o Nadezhda Sementsova vd
Profesio
Okupo filmreĝisoroscenaristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Riĉard Nikolajeviĉ VIKTOROV (ruse Ричард Николаевич Викторов, naskiĝis la 7-an de novembro 1929 en Tuapse, Rusio; mortis 8-an de septembro 1983 en Moskvo, Rusio) estis elstara sovetia kino-reĝisoro. Li estis laŭreato de Ŝtata Premio de RSFSR kaj de la premio "Fratoj Vasiljev".

Biografio[redakti | redakti fonton]

Estante adoleskanto, R.Viktorov fuĝis al armeo, batalis dum la tuta Dua Mondmilito, estis vundita. Post la milito li studis en filologia fakultato de Lvova universitato. Baldaŭ li komprenis, ke lin logas kinematografo, do li studentiĝis al la reĝisora fakultato de la Tutsovetia Ŝtata Instituto pri Kinematografio, kie li lernis ĉe Sergej Jutkeviĉ.

Post la fino de la instituto Riĉard Viktorov laboris en la kin-produktejo "Belarusfilm" (Minsko), poste — en la studio de porinfanaj kaj porjunularaj filmoj "Maksim Gorjkij" (Moskvo).

Li iĝis pioniro de sciencfikcio en sovetia kinematografo. Liaj filmoj "Moskvo-Kasiopeo" (+ daŭrigo "Adoleskantoj en la Universo") kaj "Per aspera ad astra" laŭ profundeco de levitaj problemoj (degenero de homo en kondiĉoj de tuj plenumataj deziroj, tutgloba varmiĝo kaj baldaŭa ekologia katastrofo pro elĉerpo de naturrezervoj) grave antaŭis sian tempon. En la 1970-aj jaroj, ne havante modernajn teknikajn rimedojn, li sukcesis krei absolute versimilajn bildojn kaj scenojn pri kosmo, senpezeco k.a. — tiel ke eĉ kosmonaŭtoj apenaŭ kredis, ke ne temas pri dokumenta filmado. Tiuj filmoj ricevis plurajn premiojn kaj estas ĝis nun ŝatataj en Rusio kaj aliaj landoj.

Rimarkindas ankaŭ liaj primilitaj filmoj — "Tria misilo", "Obelisko" (ambaŭ laŭ la noveloj de belorusa verkisto Vasil Bykaŭ), kiuj montras altan humanecon kaj absolutan neakcepteblon de milito; en la filmo "Adolesko" gravas la temo de memoro pri milito.

R. Viktorov mortis dum produktado de la filmo "Kometo" (tiun filmon finfaris alia reĝisoro, Jurij Ĉulukin). Lia epitafo tekstas: “EN VIA ARTO VI RESTOS ETERNA, SAMKIEL ETERNAS ESPLORADO DE KOSMO”...

Asteroido n-ro 8717 (1995 SN29) estas nomita honore al li "8717 Richviktorov".[1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1958На зелёной земле моей ("Sur mia verda tero")
  2. 1960Впереди крутой поворот ("Antaŭ ni estas abrupta vojturno")
  3. 1963Третья ракета ("Tria misilo")
  4. 1965Любимая ("Amata")
  5. 1968Переходный возраст ("Adolesko")
  6. 1970Переступи порог ("Transpaŝu la sojlon")
  7. 1973Москва—Кассиопея ("Moskvo—Kasiopeo")
  8. 1974Отроки во Вселенной ("Adoleskantoj en la Universo")
  9. 1976Обелиск ("Obelisko")
  10. 1980Через тернии к звёздам ("Per aspera ad astra")
  11. 1983Комета ("Kometo") - finfarita de Jurij Ĉulukin.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]