Robert Stirling

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Stirling
Persona informo
Naskiĝo 25-an de oktobro 1790 (1790-10-25)
en Methven
Morto 6-an de junio 1878 (1878-06-06) (87-jaraĝa)
en Galston
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Universitato de EdinburgoUniversitato de Glasgovo
Familio
Frat(in)o James Stirling
Infanoj Patrick Stirling • James Stirling
Okupo
Okupo inventisto • kleriko • inĝeniero • kleriko • kleriko
vdr
Robert Stierling

Robert STIRLING (25-a de oktobro 1790 en Cloag, Methvin/Skotlando; 6-a de junio 1878 en Galston, Ayrshire/Skotlando), estis skota pastro kaj inĝeniero.

Stirling vizitis inter 1805 kaj 1808 la universitaton en Edinburgh. Li studis latinan, grekan lingvoj, logikon kaj matematikon.

En novembro de 1809, decidis Robert Stirling iĝi pastro kaj komencis studadon de teologio kaj jursciencoj en la universitato Glasgow. La 4-an de julio 1815, li ekzamenis kaj sekvajare, la skota eklezio dediĉis lin pastro.

Li sciigis la 27-an de septembro 1816 en Skotlando patenton pri varmegaera motoro, kiu poste konatiĝis kiel Stirling-motoro. Li efektivigis tion en 1818 en pluraj ŝtupoj, la maŝino estis uzata kiel akvopumpilo en minejo en Ayrshire, Skotlndo, kie ĝi funkciis du jarojn, ĝis la varmega parto de la motoro ĉe la cilindro trabrulis.

Li edziĝis kun Jean Rankin en 1819 kaj havis 7 infanojn. Ekde 1837, li estis gvidanto de la preŝbiteriana eklezio en Galston.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]