Rocky Horror Picture Show

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Rocky Horror Picture Show
filmokulta filmo
Originala titolo The Rocky Horror Picture Show
Produktadlando Britio
Originala lingvo Angla
Kina aperdato 1975
Daŭro 1h41
Ĝenro Kulta filmo
Kameraado Peter Suschitzky
Buĝeto 15.000.000 USD
Reĝisoro(j) Jim Sharman
Produktisto(j) Michael White
Scenaro Richard O'Brien, Jim Sharman
Laŭ la verko de Teatraĵo The Rocky Horror Show
Filmita en Britio
Muziko de Richard O'Brien
Rolantoj Tim Curry • Nell Campbell • Peter Hinwood • Barry Bostwick • Charles Gray • Jonathan Adams • Susan Sarandon • Richard O'Brien • Patricia Quinn • Meat Loaf • Jeremy Newson • Hilary Labow • Henry Woolf • Ishaq Bux • Sadie Corré • Annabel Leventon • Koo Stark • Fran Fullenwider • Christopher Biggins • Anthony Milner
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj ???
Produktinta firmao 20th Century Fox (Usono)
Distribuo ???
IMDb
vdr

The Rocky Horror Picture Show estas komedia kulta filmo de 1975 kiu parodias la malaltkvalitajn filmojn de la sciencfikcia, horora, kaj muzika ĝenroj. Ĝin verkis Richard O'Brien, kiu verkis la teatraĵon Rocky Horror Show el kiu evoluis la filmo.

Intrigo

La filmo temas pri normala paro (Brad Majors kaj Janet Weiss) kiu pro malŝvela pneŭo haltas ĉe kastelo en arbaro por uzi telefonon. En la kastelo, d-ro Frank-N-Furter, sekse fleksebla sciencisto de alia planedo, okazigas feston por festi la kreadon de Rocky, nova vira kunludanto. Tiu filmkomenco inda je B-filmo estas nur antaŭgusto.

Ĉefrolantoj

Komentoj

La filmo baziĝas sur longe prezentadita teatraĵo, The Rocky Horror Show. Kulta amantaro kreskis kiam la teatraĵo prezentiĝis je la noktomezo, unue ĉe la Teatro Waverly en Novjorko. Spektantoj komencis krii respondojn al la personoj sur la ekrano, inkluzive de maldecaj ŝercoj, malrespektoj al la aktoroj mem, vortludoj, kaj aludoj al populara kulturo. Rolularoj de fervoruloj vestitaj laŭ la roloj en la filmo aktoras la filmon antaŭ la ekrano. Aliaj spektantaj partoprenaĵoj inkluzivas ĵeti toaston, akvon, necesejan paperon, kaj rizon je taŭgaj momentoj en la filmo. Tiuj kiuj originale estis spontaneaj respondoj el la spektantaro estas nun tiel firme entekstigitaj kiel la filmo mem, kaj spektantoj kiuj provizas "malkorektajn" respondojn povas esti kolere admonitaj kiel disrompuloj ĉe normala filmo.

La tekston de la originala muzika teatraĵon kaj de la filmo verkis Richard O'Brien, kiu komponis la kantojn kaj rolis kiel Riff-Raff en la filmo.

Eksteraj ligiloj