Roda de Isábena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roda de Isábena
loĝloko • episkopejo
Administrado
Poŝtkodo 22482
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 17′ N, 0° 32′ O (mapo)42.2833333333330.53333333333333Koordinatoj: 42° 17′ N, 0° 32′ O (mapo) [+]
Alto 907 m [+]
Roda de Isábena (Provinco Ŭesko)
Roda de Isábena (Provinco Ŭesko)
DEC
Roda de Isábena
Roda de Isábena
Situo de Roda de Isábena
Roda de Isábena (Hispanio)
Roda de Isábena (Hispanio)
DEC
Roda de Isábena
Roda de Isábena
Situo de Roda de Isábena

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Roda de Isábena [+]
vdr

Roda de Isábena [ROda deiSAbena] (en ribargorza kataluna Roda d'Isàvena) estas loĝloko de Hispanio, en la nordo de la komarko Ribagorza (kies ĉefurbo estas Graus) apartenanta al la municipo Isábena en la nordoriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Historio[redakti | redakti fonton]

Romanikaj murpentraĵoj en la Katedralo de Roda de Isábena.

Ĉefa historia loko de la valo de la rivero Isábena estis Roda de Isábena kaj ĝi aperis en la historia dokumentaro el la jaro 957 kiel Roda, Rota kaj Rotensis.[1] En la 10-a jarcento ĝi estis ĉefurbo de la Graflando Ribagorza kaj episkopa sidejo, pro kio oni konstruis dufoje la katedralon de Roda, de romanika stilo, inter la 10-a kaj la 12-a jarcentoj. La unua templo estis ekuzita en la jaro 956. En 1006 la filo de Almanzor, Abd El Malik, rabadis la lokon kaj detruis la dekomencan katedralon. En 1010, rekonkerita Roda de Isábena fare de kristanoj, oni ekkonstruis la duan katedralon, kiu estis ekuzita en 1030.

La episkopeco de Roda de Isábena kreiĝis en 956 kaj nuliĝis en 1149, kiam la sidejo translokiĝis al Ilerdo post ties konkero fare de kristanoj. Dume estis dek kvin episkopoj, inter kiuj menciindas Ramón de Roda kaj Ramiro la 2-a, la Monaĥo, episkopo kaj monarko de Aragono. Ekde 1149 la templo de Roda de Isábena malaltiĝis al kategorio de prioreco, kio markis ties ekonomian kaj kulturan dekadencon.

En la katedralo de Roda konserviĝis dum jarcentoj la plej antikva versio la nomita "Kroniko de Alfonso la 3-a" nomita tial ankaŭ Crónica Rotense. Tiu kroniko estis verkita inter la dua duono de la 10-a kaj la 11-a jarcentoj, ŝajne en la monaĥejo de San Millán de la Cogolla, kaj post estis malaperinta dumlonge, ĝi reaparis en privata biblioteko en 1927.

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Isábena kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 47 loĝantoj (2022).[2]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj forstado kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo.

Apartan mencion meritas la enorma kultura heredo de Roda de Isábena, nome katedralo, fortikita palaco de la prioro, Ĉefa Placo, Ermitejoj de Estet,[3] del Pilar,[4] de Sankta Savinto,[5] de Sankta Mamés,[6] kaj de San Martín del Bois,[7] la kastelo de Llecina,[8] la unuarka ponto de Sankta Jakobo,[9], muelejo, Pordego de Sankta Ana, iama enirejo al Roda,[10] Turo Torre Grossa,[11] Promenejo de la pastroj, Krucmonumento de Sankta Katerina,[12], Pilaret de San Antonio (restas nur du ŝtupoj),[13] Pilaret de San Juan Bautista,[14] kaj la Murego.[15]

Bildoj de Roda de Isábena[redakti | redakti fonton]

Bildoj de la katedralo de Roda de Isábena[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [http:// Oficiala retejo]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Roda de Isábena en la hispana Vikipedio.