Rokaĵo
En geologio rokaĵo (NPIVe petro[1]) estas pli aŭ malpli homogena unuo de la terkrusto, kiu konsistas foje el unusola mineralo, sed plej ofte el kelkaj mineraloj kiel ĉefkomponantoj kaj krome multajn aŭ malmultajn specojn de kromaj mineraloj. Foje du malsimilaj rokaĵoj povas enhavi saman aŭ similan komponaĵon el mineraloj aŭ kemian konsiston; tiam la strukturo aŭ teksturo diversas. La strukturo temas pri la formo, dimensio kaj similaĵoj de la mineraleroj; la teksturo rilatas la ordigon aŭ malordigon de la grajnoj. Ambaŭ ecojn (strukturon kaj teksturon) oni pristudu per simpla rigardo kaj krome per diversaj iloj, kiel lupeo, mikroskopo, elektrona mikroskopo, ktp.
Laŭ NPIV, roko[2] estas tre malmola tavolo de la terkrusto, dum rokaĵo estas artefarita aranĝo el naturaj aŭ cementaj rokpecoj.
Se oni konsideras la konsiston, la strukturon kaj la teksturon de iu roko oni povas elteni konkludojn pri deveno de la rokaĵo, kaj laŭ tiu kriterio oni enklasigas plej ofte la rokojn jene:
- Magmaj rokaĵoj, Magmo-devenaj rokaĵoj (magmo-rokaĵoj aŭ magmaĵoj)
- Sedimentad-devenaj rokaĵoj (sedimentoj, sediment-rokaĵoj)
- Metamorfa roko, Metamorfozo-devenaj rokaĵoj (metamorfaĵoj)
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ http://vortaro.net/#petro Petro en reta vortaro
- ↑ Roko en ReVo
Literaturo
- Endre Dudich: Ĉu vi konas la teron? Ĉapitroj el la geologiaj sciencoj. Scienca Eldona Centro de UEA, Budapeŝto, 1983.