Rokliny

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rokliny
(Šropengrunt)
germane: Schroppengrund
domaro
Domo en Rokliny
Oficiala nomo: Rokliny
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Černá Voda
Historia regiono Silezio
Montaro Žulova montetaro
Domoj 9 2010
Situo Rokliny
 - alteco 305 m s. m.
 - koordinatoj 50° 19′ 13″ N 17° 10′ 21″ O / 50.32028 °N, 17.17250 °O / 50.32028; 17.17250 (mapo)
Katastro 1,45 km² (145 ha) Rokliny
Loĝantaro 19 (2001)
Denseco 13,1 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 790 54
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Rokliny
Portalo pri Ĉeĥio

Rokliny (ĝis la jaro 1948 Šropengrunt, germane: Schroppengrund) estas vilaĝo (domaro) en Ĉeĥio, kiu estas loka parto de municipo Černá Voda. Ĝi etendiĝas norde de Černá Voda sur ŝoseo ĝis Stará Červená Voda.

Historio[redakti | redakti fonton]

Grundojn en loko, kiu estas en la 16-a jarcento markata kiel Kubengrunt (minejo de Kubo), akiris en la jaro 1616 familio de Mikusch-idoj von Buchberg (je unu jaro pli poste ili fariĝis voktoj de Černá Voda) kaj en la 17-a jarcento ili ĉi tie fondis malpli grandan domaron Šropengrunt, eble en senco bieno aŭ valo apartenanta al familioj de Schropp-idoj. Mikusch-idoj tiutempe akiris ankaŭ bienon Dolní Červená Voda, al kiu Rokliny apartenis ĝis fino de patrimonia administrado en la jaro 1850; sed tiutempe jam tenis ĝin familio de grafoj von Sternberg-Rudelsdorf, al kiu Ernst Mikusch von Buchberg vendis ĝin en la jaro 1797.Nur en la jaro 1869 ĝi estis alligita kiel domaro al Černá Voda. En la domaro estis lokigitaj voktaj entreprenoj - bierfarejo, distilfarejo kaj segejo. Post ellandigo de germanoj ĝi estis neniam tute alloĝigita; la nunaj (2001) 19 loĝantoj estas nur dekono de la antaŭmilita nombro.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
202110

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]