Rola ludado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En socia pedagogio, en lerneja pedagogio, en konduta terapio kaj sistema terapio, en pedagogia psikologio same kiel en armea trajnado kaj trafika pedagogio, apliko de rolludoj montriĝis nemalhavebla metodo de profesia agado. Iuj trejnadoj estas nepenseblaj sen rolludaj ekzercoj. La teoria bazo de rola ludado estas la sociologia koncepto de socia rolo kaj kutime speciala rola teorio.

Kiel aliaj formoj de ludo, rola ludado estas praktikata de infanoj ekde frua aĝo. Ĝi restas konstanta akompano dum la infanaĝo. La infano role ludas imagitajn situaciojn kun gepatroj, gefratoj, kunuloj, sed ankaŭ kun objektoj. Rola ludado helpas al la konstante lernanta infano asimili la socian realecon, kaj akiri pli fortan memfidon.[1]

La efektiva aktoreca rola ludado iom post iom perdas gravecon en la plenkreskula aĝo, sed ne la praktikado de novaj sociaj roloj, ekzemple en konteksto de profesia laboro, en sporto, en novaj grupoj aŭ sociaj rilatoj. La ludema aspekto de aktoreca rola ludado estas tenita en specialaj kursoj (ekz. en pedagogia trejnado), se sociaj rilatoj estas klarigataj aŭ praktikataj. Multaj el tiuj infanaj rolaj ludadoj estas elprovado de diversaj sociaj roloj en familiaj interrilatoj.

Knabino kun sia pupo, ŝajniganta esti patrino kiu promenigas sian bebon

Amuziĝo[redakti | redakti fonton]

Multaj infanoj - aparte en la aĝo de kvin-ses jaroj - partoprenas en formo de aktora rolludo, en kiu ili adoptas certajn rolojn kiel ekzemple kuracisto kaj prezentas tiujn rolojn en fikciulo.

Rekonstruadistoj de historia rekonstruada organizo Nova Roma rekonstruas romian religian ceremonion en Aquincum (Budapeŝto), 2008.

Distro[redakti | redakti fonton]

Historia rekonstruado aŭ reenscenigo, en kiu pluraj, foje en reludado de historia festego aŭ batalo centoj da plenkreskuloj provas rekonstrui kaj rekrei iujn aspektojn de historia evento aŭ periodo estas praktikata ekde jarmiloj. La antikvaj romianoj, han-ĉinoj kaj mezepokaj eŭropanoj ĉiuj ĝuis foje organizi okazaĵojn en kiuj ĉiuj ŝajnigis esti de pli frua epoko, kaj distro ŝajne estis la ĉefa celo de tiuj agadoj. Ekde la 20-a jarcento historia reenscenigo ofte traktiĝas kiel ŝatokupo.

Improviza teatro[redakti | redakti fonton]

Improviza teatro devenas de la itala tradicio de Commedia dell'Arte de la 16-a jarcento. Moderna improviza teatro komenciĝis en la klasĉambro kun la "teatraj ludoj" de la usonaj teatraj edukistoj Viola Spolin kaj Keith Johnstone en la 1950-aj jaroj. Viola Spolin, kiu estis unu el la fondintoj de la komedia trupo "La Dua Urbo", insistis, ke ŝiaj ekzercoj estas ludoj, kaj ke ili implikas rolludon jam en 1946. Ŝi ĝuste juĝis rolludon aŭ provludo en la teatro kiel seriozan aktoran trajnadon, sed multaj nun uzas ŝiajn ludojn por amuzo.

Rolludoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Rolludo.

Rolludo estas ludo - foje kadre de reguloj de specifa tabulludo - en kiu la partoprenantoj alprenas la rolojn de fikciaj figuroj kaj kunlabore kreas rakontojn. Partoprenantoj determinas la agojn de siaj roluloj surbaze de sia karakterizado, kaj la agoj sukcesas aŭ malsukcesas laŭ formala sistemo de reguloj kaj gvidlinioj. Ene de la reguloj, ili povas improvizi libere; iliaj elektoj formas la direkton kaj rezulton de la ludoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. J. Bilstein, M. Winzen, Ch. Wulf (eld.): Anthropologie und Pädagogik des Spiels (germane: "Antropologio kaj pedagogio de ludado"). Weinheim 2005