Rolando Rivi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rolando Rivi
Persona informo
Naskiĝo 7-an de januaro 1931 (1931-01-07)
en Castellarano
Morto 13-an de aprilo 1945 (1945-04-13) (14-jaraĝa)
en apud la vilaĝo Monchi, nun parto de la komunumo Palagano
Tombo Emilio-Romanjo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Reĝlando Italio
vdr

Rolando Rivi (n. la 7-an de januaro 1931 en Castellarano, Italio, m. la 13-a de aprilo 1945 apud la vilaĝo Monchi, nun parto de la komunumo Palagano, Italio) estis katolika seminariano, unu de la viktimoj de la komunistaj Partizanoj en la tieldirita Triangulo de la morto dum la Dua mondmilito. Li estas venerita kiel beatulo de la Katolika Eklezio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskite en San Valentino de Castellarano, dua de tri filoj de Roberto Rivi kaj Albertina Canovi, li eniris najbaran pastran seminarion en aŭtuno de 1942 sed en 1944, sekve de la okupo de la lando flanke de la germana armeo, li estis devigita reveni hejmen. Li, tamen, nek ĉesis sin senti seminariano nek surmeti sutanon, spite de la kontraŭa opinio de la gepatroj, zorgoplenaj pro la kontraŭreligiaj agoj nombre kreskiĝantaj en la zono: perfortaj agoj kaj mortigoj de sacerdotoj fariĝos, fakte, en tiu periodo tre oftaj.

La dekan de aprilo 1945, dum la lastaj fazoj de la liberiga itala milito, li estis forkaptita iniciate de grupo de komunistaj partizanoj de la Brigadoj Garibaldi [1] kiu altrudis la dekkvaraĝan knabon ilin sekvi en la arbaro. Al la gepatroj estis enmaniginta papero surskribita per Vi lin ne serĉu. Li pormomente venas kun ni partizanoj. Lin akuzante pri spionado avantaĝe de faŝistoj, post tri tagoj de humiliĝoj kaj torturoj, oni lin pistolpafe mortigis en arbaro de “Piane di Monchio”, Sekvante la sugestojn de iuj partizanoj, kune kun tiuj de la mortigantoj mem, vespere de la 14-a de aprilo Roberto Rivi kaj pastro Alberto Camellini, paroĥestro de San Valentino, trovis lian kadavron prezentantan la vizaĝon kovrita je bluaĵoj, la korpon martirigita kaj du mortigajn vundojn, unu ĉe la maldekstra tempio, la alian ĉe la kora zono.[2] La postan tagon ĝin oni translokigis al Monchio, kie oni celebris la kristanan funebron [3].

Post la liberigo, la kadavro estis translokigita kaj entombigita al sia naskiĝa landeto, kie lia tombo fariĝis celo de pilgrimantoj, oni elektis 1997, novan entombigon ene de la paroĥa preĝejo de San Valentino.

Beatproklamo[redakti | redakti fonton]

La eklezio plenumis sepdek jarojn por rekoni la heroajn virtojn de tiu martiro. Jaroj malfacilas tiuj postmilitaj sinsekvaj al la morto de Rolando, en kiuj la komunista propagando silentigi ĉiujn, kalumniante la figuron de knabo enamiĝinta al Jesuo kaj devigante la eklezion trairi vojon de la repacigo “altrudita”, kie la vero pri tiu mortigo estis oferita sur la altaro de la repacigo postmilita, dum, male, la komunista propagando daŭrigis pioĉi la famon de la estonta beatulo.

La vero sukcesis altrudiĝi ne antaŭ ol 1954, kiam la kasacia kortumo metis la vorton “fino” al juĝaj kondamnaj sentencoj, definitve kondamnante la du mortigantojn de Rolando, Giuseppe Corghi kaj Delciso Rioli, rerpesptive politika komisaro kaj reganto de la partizana grupo “Frittelli”, apartenanta al la Brigado Dolo.

Post la kondamno de liaj mortigantoj, Rolando daŭrigis esti kalumniata kiel spiono, kiel perfidanto: la vero, male, kuŝis en la fakto ke la junuleto oponis al la kontraŭreligia multfaceta atako de tiuj partizanoj kiuj batalis ankaŭ kontraŭ la grupoj de kristanaj partizanoj: la junuleto kapablis ilin kontrasti kun efiko ĉe la popolo.

La 28-an de marto 2013 papo Francisko rajtigis la Kongregacion por la kaŭzoj de la sanktuloj elmeti de dekreton pri la esploro pri la heroeco de la virtoj de Rolando Rivi.

La 7-an de januaro 2006 oficiale la ĉefdiocezo de Modeno alestigis la kanonizan proceson. En majo 2012 la rajtigita vatikana komisiono de la "cenzoraj" teologoj aprobis la validecon de lia martiriĝo in odium fidei (pro malamo al kristana kredo).

La beatigo de Rolando Rivi estos proklamita la 5-an de oktobro 2013 en la urba Sportpalaco antaŭ plurmila popolo.(Vidu: Andrea Zambrano, Beato Rolando Maria Rivi, il martire bambino, imprimatur Editore, 2014.)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Sarà beatificata vittima dei partigiani comunisti", articolo su Storia in rete n° 91 de majo 2013, p. 4.
  2. Oni konstatis ankaŭ la mutiladon de la generaj organoj.
  3. «Die decima quinta mensis aprilis 1945. Rivi Rolandus, filius Ruperti et Canovi Albertinae, statu celebs, e S. Valentino (Regii Lepidi) hic, aetate annorum 14, die 13 aprilis currentis, hora 19, per manus hominum iniquorum, in Comunione Sanctae Matris Ecclesiae, animam Deo reddidit. Cadaver autem eius, hodie, sacris persolutis exequiis, ac Missa celebrata, in coemeterio parochiali, sepultum est.» Mortakto eltirita el paroĥa registro de Monchio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Itallingva:
  • Andrea Zambrano, Beato Rolando Maria Rivi, il martire bambino, imprimatur Editore, 2014.
  • Mino Martelli, Una guerra e due resistenze, 1940-1946. Opere e sangue del clero italiano e in particolare romagnolo emiliano nella guerra e nella resistenza su due fronti, Bari, Edizioni Paoline, 1976.
  • Paolo Risso, Rolando Rivi, un ragazzo per Gesù, Camposampiero, Edizioni Del Noce, 1997. ISBN 88-86115-85-7. Consultabile on line.
  • Emilio Bonicelli, Il sangue e l'amore. Romanzo, Milano, Jaca Book, 2004. ISBN 88-16-30403-0.
  • Roberto Beretta, Storia dei preti uccisi dai partigiani, Casale Monferrato, Piemme, 2005. ISBN 88-384-8459-7.
  • Emilio Bonicelli, Rolando Rivi seminarista martire (prefazione di Luigi Negri), Camerata Picena, Shalom, 2010. ISBN 978-88-8404-220-0.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]