Rolf Nordenstreng

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rolf Harald Nordenstreng, naskiĝis la 4-an de februaro 1878 en Mikkeli (Sankta Mikaelo), mortis la 4-an de januaro 1964 en Upsalo, Svedio, estis esperantisto kaj svedlingva finna verkisto forte influita de rasa teoria rezonado.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Rolf Nordenstreng translokiĝis de Finnlando al Svedio je la jarcentŝanĝo en 1900 kaj iĝis sveda civitano en 1909. Liaj gepatroj estis la guberniestro kaj generalleŭtenanto Hjalmar Nordenstreng kaj Helene Jägerhorn af Spurila. Rolf Nordenstreng estis la duonfrato de la historiisto Sigurd Nordenstreng. Lia edzino Ellen Nordenstreng publikigis plurajn librojn pri florikulturo.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Nordenstreng diplomiĝis ĉe la Universitato de Helsinko en 1900, kaj en Upsalo en 1905 kaj estis ofta preleganto kaj kunlaboranto de gazetoj kaj revuoj. Li publikigis kelkajn eldonojn de tradiciaj fabeloj; interalie li skribis pri la familio Ynglinga en la libro Konungariket i havet og svenska fronkunungasagor . Li verkis eseojn kaj artikolojn en i.a. Finna Revuo, Ord och Bild, Sveda Revuo, Nova Svedio kaj taggazetoj. Nordenstreng dediĉis specialan intereson al rasaj temoj. Laŭ li, alta frunto kaj vasta cerbo estis la baza kondiĉo por riĉa evoluo de psika kaj intelekta kapablo, kaj tiuj trajtoj troviĝis nur inter "la pli altaj kaj plej altaj" rasoj[1].

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Jen vera gajno por la scienca angulo de nia biblioteko ! La verkinto ĝisfunde studis la problemojn, kiujn li pritraktas, kaj sin apogas sur la lastaj rezultoj de la scienco tutmonda. Liaj vastaj konoj lingvaj multe helpas al li, precipe kiam li verkas en Esp-o pri temo tutnova en tiu ĉi lingvo.

La libro staras vere en la pensmaniero, en la signo de la Esperantistaro ; la Esperantistoj komprencble interesiĝas pri fremdaj homoj, popoloj, rasoj. Sed kion ni scias pri la homaj rasoj ? Certe ne multe! Ni erare, kredas, ke la loĝantaro de lando apartenas plene al nur unu raso, sed puraj popoloj ne ekzistas. Ankaŭ ne ekzistas, laŭ D-ro Nordenstreng, superaj kaj malsuperaj rasoj — la eksteraj karakteroj ne donas al iu aŭ iuj rasoj ian pli altan lokon. La aŭtoro pritraktas la rasan demandon juste, li ne konsideras la homajn rasojn laŭ la vidpunkto de blankulo, de Eŭropano, sed de tutmondulo. La superstiĉon tro oftan en rasaj problemoj li akre atakas, celante la purigon de la rasa scienco por el ĝi fari noblan helpilon por politiko tutmonda. Kiel, ĉi supre, mi jam diris, la libro estas fakte eldonaĵo kiu kontribuos plue al la formado de vere « esperantismaj » esperantistoj, ĝi estas verko — belega originalaĵo ! — kiun ni bezonas, kaj kiu povas esti parto — kun kelkaj aliaj libroj tiaj, pri la lingvoj, la religioj, la filozofioj de la diversaj popoloj — de t. n. « Libraro de ĉiu vera Esp—isto ».

Tion pri la enhavo, pri la esenco de la libro. Priteknikaj detaloj ni preskaŭ ne devas paroli, nek insisti, ni povas ripeti denove kion ni skribis je la apero de kiu ajn libro ĉe la Eld. Societo en Stockholmo : belega sukceso. 
— Belga esperantisto n227 (jan 1936)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Högnäs, Sten: Kusten och skogarnas folk: Om synen på svenskt och finskt lynne. Atlantis: Stockholm 1995, s. 63.