Ronald Cecil Gates

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ronald Cecil Gates
Persona informo
Naskiĝo 8-an de januaro 1923 (1923-01-08)
en Melburno
Morto 26-an de aprilo 2018 (2018-04-26) (95-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Aŭstralio
Alma mater Kolegio Keble
Okupo
Okupo esperantistoverkisto
vdr

Ronald Cecil Gates (nask. en Melburno, la 8-an de januaro 1923, mortis la 26-an de aprilo 2018[1]) estis emerita profesoro pri ekonomio en Aŭstralio kaj verkisto de krimromanoj en Esperanto.

Li lernis Esperanton en 1986 kaj estis prezidanto de Aŭstralia Esperanto-Asocio de 1988 ĝis 2001. Ekde 1993 li verkis plurajn krimromanojn, kiuj ĉiuj situas en aŭstralia universitato.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Murdo en la teatro 2017
  • Briĝo kun veneno 2014
  • Mortiga ekskurso 2006
  • La vidvino kaj la profesoro 1997
  • Refoje krimnoveloj sep 1994
  • Morto de sciencisto 1994
  • Sep krimnoveloj 1993
  • Kolera afero 1993
  • La septaga murdenigmo 1993

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Letero de la vidvino al FEL, la eldonisto de liaj libroj.