Rosie la nitistino

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rosie kun sia ofta slogano "We can do it!" (Ni povas fari ĝin!) La bildo estas farita de J. Howard Miller.

Rosie la nitistino (anglalingve: "Rosie the Riveter") estas kultura ikono en Usono por la ses miliono da virinoj kiu laboris manufakturadon produktantan armilojn dum la Dua Mondmilito. Ĉi tiuj virinoj anstataŭigis la virajn laboristojn kiu estis fore dum la milito. Ĝi nun estas konsiderata kiel ikono de feminisma en Usono. Rosie kaj ŝia slogano "We can do it!" (Ni povas fari ĝin!) estis videblaj en ĵurnaloj, revuoj, kaj afiŝoj.

Historio [redakti]

Rosie la nitistino estis inspirita de reala virino, Rose Will Monroe kiu naskiĝis en Kantono Pulaski, Kentukio en 1920, kaj transloĝis al Miŝigano dum la Dua Mondmilito. Ŝi estis nitistino ĉe aviadila fabriko en Ypsilanti, Miŝigano, konstruinta B-29 kaj B-24 bombaviadiloj por la Usona Aerarmeo.