Ross (Seatla kvartalo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.
Ross
urbo
Administrado
Demografio
Geografio
vdr

Ross estas kvartalo en Seatlo, Vaŝingtonio, Usono, kaj estis urbeto ĉirkaŭ la fino de la 19‑a jarcento kaj en la komencaj jaroj de la 20‑a, inter la tiamaj urbetoj Ballard kaj Fremont. Ĝin fondis en 1853 etne skota enmigrinto el Ohio, John D. Ross, kiu nomis sin “la Ross de Ross”. Ĝi situis ambaŭflanke de la rivereto, kiu fluis, kie nun troviĝas la Ŝipa Kanalo de Lago Vaŝingtono.[1]

Post la konstruiĝo de la kanalo en 1911, la suda parto de Ross fariĝis la ĉirkaŭaĵo de Seatla Pacifika Kolegio (nun Universitato), fondita en 1891, dum la norda parto preskaŭ malaperis kiel kohera kvartalo. Nun restas nur malgranda sporta kampo “Ross Playground”, kaj censa nomo. Antaŭe ĝi havis samnoman lernejon, apud la sporta kampo, kaj presbiterianan kirkon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bunn, Valarie (8‑a de februaro 2016). Seattle’s Pioneers of Fremont: John Ross.