Round Midnight (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Round Midnight estas franca-usona kinofilmo el la jaro 1986. Ĝi validas kiel unu el la plej bonaj filmoj pri kaj kun ĵazo.

Agado

Parizo dum la 1950-aj jaroj: la alkoholdependa saksofonisto Dale Turner (Dexter Gordon) pro nervokolapso delonge ne plu estas ludinta, kiam li venas el Novjorko al Parizo. En Parizo jam antaŭ 15 jaroj li grande sukcesis en la bibop-mondeto. Vesperon post vespero li ludas en la fama klubejo Blue Note. Liaj koncertoj estas sukcesaj. Lia organizantino Buttercup provas deteni lin de la alkoholo, por ke li je la vespero estu taŭga por siaj prezentadoj. Ŝi enfermas lin dumtage en lian ĉambron kaj interkonsentas kun la klubejestro, ke tiu ĉi ne servas Turner-on per alkoholo kaj elpagas al ŝi la salajrojn de Turner.

Francis Borier estas entuziasmulo pri Dale Turner. Li loĝas sole kun sia filino, kiu suferas pro la separiĝo de siaj gepatroj kaj liaj oftaj forestadoj. Vesperon post vespero li subaŭskultas la koncertojn de Turner, kaŭranta ĉe la malfermita fenestro de la ĵazklubejo, ĉar li ne povas pagi la eniron. Iun nokton Turner serĉe al drinko eliras el la klubejo kaj trafas sur Francis-on. Li petas tiun ĉi, donaci al li drinkon. Tiel komencas la amikeco inter la du.

Al Francis la kuratorado fare de Buttercup estas neeltenebla. Li volas ebligi al sia idolo vivon en digno kaj invitas Turner-on loĝi ĉe si. Samtempe li klopodas forigi la genian muzikison disde la alkoholo, kio ankaŭ sukcesas post pluraj denovaj atakoj kaj restadoj en malsanulejo.

Je la naskiĝdatreveno de filino Béranger Turner informas lin, ke li reiros Usonon. Francis akompanas lin al Novjorko, por plue zorgi pri li. Post kelka tempo li tamen devas reveturi al Francujo. Turner mortas post denovaj alkohol-atakoj.

Fono

Tavernier origine volis fari ĉi tiun filmon omaĝo al saksofonisto Lester Young, tamen la historio apogas sin sur la amikeco inter Bud Powell kaj la franco Francis Paudras. La filmo prezentas finfine verecan bildon pri la pariza ĵazmondeto. Tavernier male al aliaj ĵazfilmoj kiel Bird de Clint Eastwood atribuis pli grandan signifon al la muzikista ol al la aktora personaro. En ĉi tiu filmo ludas krom Dexter Gordon, personigante figuron similan al Lester Young, i.a. Wayne Shorter, Tony Williams, Billy Higgins (frapinstrumentaro), John McLaughlin, Freddie Hubbard, Pierre Michelot kaj Ron Carter. La muzikistan ensemblon estras la komponisto de la filmo, kiu en la filmo ankaŭ mem sursceniĝas: pianisto Herbie Hancock.

Kritikoj

  • Laŭ majstra rakonta ritmo la filmo evoluigas atenteme kaj amoplene la portreton de muzikisto. Sentoj kaj pasioj, belaĵoj de la momento same kiel ties pasemo estas per artoplenaj detaloj densigitaj al esprimo da mallaŭta malĝojo kaj tamen daŭra estoĝojo. Lexikon des internationalen Films]
  • Tavernier ... sukcesis ĉiamaniere ĝustan tutartaĵon, je kiu ĉiu aktoro kaj muzikisto egalrange partoprenas. Decidaj estas kune kun lia libro kaj lia reĝio la aranĝaĵoj de Herbie Hancock same kiel la arkitekturo kaj la fasono de Alexandre Trauner ... Fischer Film Almanach 1987
  • Dexter Gordon estas la sensacio de ĉi tiu filmo, je li muziko kaj korpa lingvo transiras senkudre unu en la alian. epd Film (11/1986):

Distingoj

  • César por la plej bona filmmuziko por Herbie Hancock.
  • Oskar-premion ricevis Herbie Hancock por la plej bona filmmuziko. Dexter Gordon estis nomumita por Oscar-premio laŭ la kategorio plej bona ĉefrolulo.
  • Premio Ora Globo: nomumadoj por Dexter Gordon kiel plej bona aktoro kaj por Herbie Hancock por la plej bona muziko.

Eksteraj ligiloj

greke Round Midnight en Interreta filma datumbazo (angle)