Rozália Kóka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rozália Kóka
Rozália Kóka
Rozália Kóka
Persona informo
Naskiĝo la  12-an de marto 1943(nun 1943-03-12)
en Hungario Bajmok (Hungara reĝlando)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Kaposvár • Garay János Gimnázium
Okupo
Okupo ĵurnalistoinstruisto • kolektisto de fabeloj • rakontisto
vdr

Rozália Kóka, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kóka Rozália estas hungara instruisto, ĵurnalisto, signifa figuro de etnografiaj esploroj de hungaroj en Bukovino.

Rozália Kóka[1][2] naskiĝis la 12-an de marto 1943 en Bajmok (Hungara reĝlando, nuntempe en Serbio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

La familio Kóka pro la mondomilito rifuĝis al Felsőnána, kie la juna Rozália frekventis bazlernejon. Ŝi maturiĝis en gimnazio en Szekszárd en 1961, poste ŝi akiris pedagogian diplomon en Altlernejo de Kaposvár en 1964. Intertempe la familio translokiĝis al Érd. Post la diplomo ŝi instruis en bazlernejoj ĝis 1979. Tiam ŝi malsaniĝis kaj nur de 1985 ĝis la pensiuliĝo en 2000 ŝi estis ĵurnalisto. Interrrompe ŝi estis ankaŭ kulturisto. Ŝi ricevis plurajn premiojn. Ŝi edziniĝis en 1964, ŝi naskis filinon en 1965 kaj ŝi divorcis en 1968.

Ŝiaj libroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Egy asszon két vétkecskéje - Harminchárom bukovinai székely, gyimesi és moldvai csángó népi szerelmes történet: Eredeti gyűjtések alapján (1989, 2010)
  • Mátyás király rózsát nyitó ostornyele - Mesék, mondák, anekdoták (1990, 2003)
  • Aranyhajú ikergyermekek - Moldvai csángó mesék, mondák, legendák (2004)
  • Napsugárkisasszonyok a történelem sodrában (2010; 2-a volumo 2012)
  • Aranytojás. Moldvai csángó népmesék (2019)
  • Bukovinai székelyek a történelem országútján (2022)

Ŝia apero en televido[redakti | redakti fonton]

  • Magyar népmesék (serio, 1980) - fabelprezentisto

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]