Ruĝĉemizulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruĝĉemizulo
rolfako
Informoj
vdr

Ruĝĉemizulo estas rolulo en fikcio, kiu mortas baldaŭ post sia enkonduko. La termino devenas de la origina televidserio Star Trek, en kiu la ruĝvestitaj personoj ofte mortas dum epizodoj. Iliaj mortoj ofte estas uzataj por dramigi la eblan danĝeron alfrontitan de la ĉefroluloj. El la 59 anoj mortigitaj en la origina serio, 43 (73%) vestiĝis per ruĝaj ĉemizoj [1].

En Star Trek, sekurecaj gvardianoj kaj inĝenieroj, kiuj uzas sekurecajn ruĝ-uniformojn ofte suferas rapidajn mortojn. La unua okazo de tio, kio nun estas establita tropo estas videbla en la epizodo What Are Little Girls Made Of?" (1966). Sed eble la unua ruĝĉemizulo laŭ kronologio estus Leŭtenanto José Tyler en provepizodo "The Cage".

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bailey, Matt. Analytics According to Captain Kirk (angle). SiteLogic Online Marketing Consultants. Alirita 11a de januaro 2013.