Rudolf Rocker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rudolfo Rokero

Rudolf ROCKER, en esperanto Rudolfo Rokero (naskiĝis la 25-an de marto 1873 en Mainz kaj mortis la 19-an de septembro 1958 en Mohegan, Maine, Usono) estis germana verkisto kaj anarkiisto.

Citaĵoj

Citaĵo
 La socialismo estos libera aŭ ĝi tute ne estos. 
— Rudolf Rocker, Zur Geschichte der parlamentarischen Tätigkeit in der modernen Arbeiterbewegung. Berlin Verlag der Freie Arbeiter s.j. (1919). Plej laste sub la titolo: Parlamentarismus und Arbeiterbewegung. Verlag Freie Gesellschaft (1978).
Citaĵo
 La ideo de diktaturo ne fontas el la socialisma ideomondo. Ĝi ne estas rezulto de la laborista movado, sed fatala heredaĵo de la burĝaro, per kiu oni gracis la laboristan movadon. Ĝi estas intime ligita kun la strebado al politika potenco, kiu same havas parti-burĝan devenon. La diktaturo estas difinita formo de ŝtata regpovo; ĝi estas la ŝtato sub la regado de la sieĝa stato. Kiel ĉiuj aliaj adeptoj de la ŝtat-ideo, ankaŭ la pledantoj por diktaturo procedas de la premiso, ke oni povas desupre dikti kaj altrudi al la popolo tion, kio estas laŭdire bona kaj en la epoko necesa. Jam tiu premiso sola faras la diktaturon ekstrema malhelpanto de la socia revolucio, kies efektiva vivelemento estas la rekta iniciatado kaj konstruiva aktivado de la popolamasoj. 
— Rudolf Rocker, Der Bankerott des russischen Staatskommunismus. Berlin 1921. (eldono de 1968: p. 106).
Citaĵo
 La naciaj ŝtatoj estas organizoj de politikaj eklezioj; la laŭdire nacia konscio ne naskiĝis ĉe la homo sed estis al li instruita. Ĝi estas religia koncepto; oni estas germano, franco, italo ekzakte samkiel oni estas katoliko, protestanto aŭ judo.[1] 
— Rudolf Rocker, "Naciismo kaj kulturo", ĉapitro XII, p.200 de la 2a usona eldono, p.220 en la franca.

Listo de verkoj

  • Max Nettlau. Leben und Werk des Historikers vergessener sozialer Bewegungen (Karin Kramer Verlag, Berlin, 1978)
  • Anarcho-Syndicalism: Theory and Practice (AK Press, 2004, ISBN 1902593928)
  • Nationalismus und Kultur (Bibliothek Theleme, Münster, 1999)

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Originale (angle): National states are political church organisations; the so-called national consciousness is not born in man, but trained into him. It is a religious concept; one is a German, a Frenchman, an Italian, just as one is a Catholic, a Protestant, or a Jew.

Ŝablono:Ĝermo-anarkiismo