Rugrats

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rugrats
animacia televida serio
Originala titolo Rugrats
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro comedy television series, aventura televida serio, tranĉaĵo de vivo, porinfana televida serio
Muziko de Kris Kross
Amplekso
Sezonoj 9
Epizodoj 172
Daŭro sen reklamoj 25
Elsendo
Elsendita 11 aŭg. 1991 – 1 aŭg. 2004
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

Rugrats estas usona televida serio kreita de Arlene Klasky, Gábor Csupó kaj Paul Germain por Nickelodeon.

La serio temigas grupon de infanetoj, plej elstare Tommy, Chuckie, Angelica kaj ĝemelojn Phil kaj Lil. La intrigo temas pri iliaj ĉiutagaj vivoj, kutime implikante vivspertojn kiuj iĝas multe pli grandaj aventuroj en la imagoj de la ĉeffiguroj.

Elsendo de la serio komenciĝis la 11-an de aŭgusto 1991, kiel la dua Nicktoon - post Doug kaj antaŭ The Ren & Stimpy Show. La unuaj tri sezonoj enhavis 65 epizodojn. Produktado tiam estis haltita en 1993 kaj la lasta epizodo elsendiĝis la 12-an de novembro 1994. En 1995 kaj 1996, du speciala epizodoj rilate al judisma kulturo elsendiĝis : A Rugrats Passover kaj A Rugrats Chanukah.