Rulseĝo
Rulseĝo estas helpaparato por handikapuloj, kiuj pli-malpli paraliziĝis aŭ estas obstaklataj mem surpiede moviĝi. Tiu aparato redonas al tiuj homoj parton de movlibereco. Ekzistas modeloj tute mekanikaj aŭ motorigitaj (epikitaj per akumulatoro, direktilo).
Handikapuloj kun normale kapablaj kaj fortaj brakoj kaj manoj povas movi la seĝon per tiuj; aliaj bezonas motoran forton kaj parte devas stiri la seĝon per specialaj regiloj, manipuleblaj ekz. per la buŝo.
Vidu ankaŭ
- Rulseĝa futbalo
- Alison Lapper
- Handikapula skotero
- Wheelmap.org (reta servo por uzantoj de rulseĝoj, kiu kolektas informojn pri la alireblo de lokoj, sur la mapon de la tuta Tero)