Rjoan-ĝi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ryoanji)
Saltu al: navigado, serĉo
Zen-Ĝardeno de Rjoan-ĝi
Buddha-statuo en Rjoan-ĝi

Rjoan-ĝi (japane: 龍安寺 [rjōan-ĝi], „Templo de la ripozalvenantaj drakoj“) estas zen-templo fondita en 1499 en nodokcidento de Kioto, Japanio. Ĝi estis konstruita en 1450 fare de Hosokaŭa Kacumoto, altranga ŝtatoficisto de la epoko de Muromaĉi kaj sur iama bieno de familio Fuĝiŭara.

Ĝi estas tursima vidindaĵo kaj parto de „Historiaj monumentoj de malnova Kioto“. Ĝi estas Monda Kulturheredaĵo de Unesko. La templo apartenas al la plej granda lernejo de Rinzaj-zeno, kun la ĉeftemplo de Mjoŝin-ĝi.

La ĉefa allogejo de la templo estas la tie troviĝanta, plej fama zenĝardeno de Japanio, kiu estas datumita je mezo de la 15a jc. en Kare-san-sui-stilo. La ĝardeno havas la areon de 30x10 m kaj enhavas 15 ŝajne hazarde lokumitajn ŝtonojn en 5 muskokovritaj grupoj. Oni povas vidi ĉiun ŝtonon kune. La ĝardenon ĉirkaŭas ruĝeta muro sude kaj okcidente, la templa konstruaĵo kun teraso norde.

La ĉirkaŭa muro estis konstruita per oleoplena mortero. Dum la jarcentoj, la oleo forlasis la ŝtonon kaj donis karakterizan desegnaĵon sur la murŝtono.

Rjoan-ĝi kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Jen kiel oni prezentas Rjoan-ĝi:

En lia akompano Utnoa superlibelas
la landon de Honŝuo, meze de maro safira.
Ili alflugas Kjoton, kaj poste Sanhusagendon,
la lignan konstruaĵon sur tuta mondo plej vastan,
sanktejojn ĝardenitajn kun harmonia primeto.
Kaj la pentristo fama al Uttu diras indike:
-Leviĝas jen Rjoanji kaj la palaco Kacura,
la Ora Pavilono kaj la Reĝhalo Feniksa.
Vidu sur stratoj longaj la girlanditan amason
dum la Printempaj festoj de la Floranta Ĉerizo.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 115.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]