Epoko de Muromaĉi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La epoko de Muromaĉi (japane: 室町時代 [Muromaĉi ĝidai]) estas unu el la 14 dividoj de la tradicia historio de Japanio. Ĝi daŭris inter 1336 kaj 1573.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum tiu epoko, en Japanio la veraj politikaj potenculoj estas la Ŝogunoj de la familio Aŝikaga, kiuj instalis sian bakufu-n en Kioto, en la kvartalo Muromaĉi kiu donis sian nomon al la periodo.

Tiu periodo, markata de la renasko de la ĉina stilo, kaj reeko de la rilatoj kun Ĉinio, estis politike malkvieta:

Tiu periodo finiĝis, kiam Oda Nobunaga forpelis el Kioto la lastan shogunon Aŝikaga Joŝiaki, kaj komencigis periodon tiel nomatan Azuĉi Momojama-epoko.

Ŝoguna reĝimo de Aŝikaga[redakti | redakti fonton]

La Kemmu-restarigado de imperiestro Go-Daigo elreviĝinte la klason de la Samurajoj, tiuj-ĉi subtenis la Ŝoguno Takauĵi Aŝikaga, kiu eltronigas imperiestron Go-Daigo en 1336 kaj surtronigas imperiestron Komjo, tiel fondante la Nordan Korton. Go-Daigo fuĝas en Joŝinon kaj tie fondas la Sudan Korton.

La diferenco kun la Kamakura-epoko estas, ke la Kamakura bafuku sciis gardi ekvilibron kun la Kioto-a korto, tiam ke Aŝikaga prenis la totan ŝatan povon. Sed la bakufu de Aŝikaga ne estis tiel forta kiel tiu de Kamakura, kaj havis gravan zorgon pri la interna milito. Nur kiam regis la tria ŝoguno Aŝikaga Joŝimicu (kiel ŝoguno: 1368–1394, kaj kiel kanceliero: 1394–1408), tiam aperis iomete da ordo.