Sámuel Márkfi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sámuel Márkfi [ŝAmuel mArkfi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Márkfi Sámuel estis hungara pastro, teologo, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1860).

Sámuel Márkfi [1][rompita ligilo] naskiĝis kiel Markója Sámuel la 29-an de marto 1811 en Hungara reĝlando en Cserencsóc [ĉerenĉOc] (nuntempa Črenšovci en Slovenio). Li mortis la 2-an de junio 1861 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sámuel Márkfi frekventis gimnaziojn en Szombathely kaj Kőszeg, universitatojn en urbo Pest kaj en Vieno. Post la abituriento en 1826 li aliĝis al benediktanoj. En 1835 li pastriĝis. Inter 1837-1846 li instruis en Pannonhalma, poste jam en Reĝa Universitato de Pest. Baldaŭe li ricevis diversajn ekleziajn postenojn. En 1860 li estis elektita rektoro. Li strebis por uzado de la hungara lingvo. Li ricevis unuafoje premion.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Hitkételyek (1849) - premiita
  • Introductio in sacros libros novi testamenti. In usum auditorum scripta (1856-1857, 1877)
  • Codex graecus quatuor evangeliorum e bibliotheca universitatis Pestinensis cum interpraetatione Hungarica editus (1860)
  • diversaj manuskriptoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]