Sándor Blénesi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sándor BLÉNESI [blEneŝi], origine Blénessy hungara feldzeugmeister (alta militrango) en aŭstra-hungara armeo. Li naskiĝis en Gyergyószentmiklós la 15-an de januaro 1856 kaj mortis en Oradea la 20-an de decembro 1937.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Sándor Blénesi studis inter 1875 kaj 1879 en la klaso de Teknika kaj Milita Akademio de Vieno, poste inter 1886-1888 li frekventis la pli altan teknikan kurson same en Vieno. Je la eksplodo de la unua mondmilito en la aŭtuno 1914 oni nomumis lin komandanto de pontkapo en Tulln, kiun postenon li havis ĝis majo 1915, dume restinte plue teknika ĉefinspektisto. Al lia nomo ligiĝas interalie la konstruado de fortikaĵoj de Trient, Cattaro kaj pluraj aliaj en Galicio. La 1-an de majo 1917 oni nomumis lin feldzeugmeister, ricevante santempe ankaŭ la titolon de inĝeniero. Kiel feldzeugmeister li estis teknika inspektisto subordigita al ministro por militaj aferoj. Post la unua mondmilito oni pensiuligis lin la 1-an de de januaro 1919 en Vieno. Li loksidiĝis en sia naskiĝurbo, poste en 1928 en Oradea. Li estis la ununura aŭstra-hungara generalo, kiu havis ŝtatan entombigon en Rumanio.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

  • 1-a klasa Ferkrona Ordeno, ano de Ordeno Leopoldo, 2-a klasa Germana Ferkruco en 1918.

Fonto[redakti | redakti fonton]