SMART Recovery

El Vikipedio, la libera enciklopedio
SMART Recovery
neprofitcela organizaĵo
Komenco 1992 vd
Lando(j) Usono vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

SMART RecoveryMemrega kaj Resaniĝa Trejnado (angle Self Management and Recovery Training) estas internacia ne-registara organizaĵo, kiu asistas individuojn, kiuj klopodas abstini de dependeca konduto. La metodo uzata estas laika, bazita sur scienco, kaj uzas neagresajn motivigajn, kondutajn kaj kognajn metodojn. Partoprenantoj en renkontiĝoj lernas resaniĝajn metodojn derivitajn de dependec-kuracoj bazitaj sur la evidenteco. Dependeco de drogoj kaj agoj estas rigardata de la organizaĵo kiel misfunkcia kutimo anstataŭ malsano, kvankam ĝi koncedas la eblon, ke iuj homoj havas dispozicion al dependeca konduto.

Metodologio[redakti | redakti fonton]

SMART Recovery baziĝas sur scienco kaj do estas planita por evolui kiam la scienco evoluas. Ĝis nun ĝi uzas programon bazitan sur motiviga pliboniga terapio (MPT), racia afekcia konduta terapio (RAKT), kogna konduta terapio (KKT), kaj science validigitaj enketoj pri la kuraco de dependeco.

La programo de la organizaĵo emfazas kvar celojn por resaniĝi kaj tial nomiĝis "kvar-punkta programo": sin-motivigado, traktado de ekdeziroj de la problema drogo aŭ konduto, solvado de problemoj, kaj ekvilibro de vivstilo. La "SMART-ilaro" estas aro de diversaj metodoj el MPT, RAKT, kaj KKT, kiuj traktas la kvar punktojn.

Malsame ol multaj aliaj programoj, SMART Recovery malkuraĝigas ke anoj identiĝu kiel "alkoholuloj" aŭ "maniuloj," ĉar tion ĝi konsideras stigmatiga kaj malhelpa. Ankaŭ malsame ol aliaj programoj, ĝi ne konsideras dependecon nepre vivdaŭra, do ies bezono partopreni en SMART Recovery povas finiĝi. Ĝi ne insistas pri ekskluziva uzo de sia programo sed intencas esti tute uzebla sen aliaj programoj. La programo ne uzas la 12 paŝojn sur kiuj baziĝas la diversaj "anonimaj" memhelpaj grupoj (Alkoholuloj Anonimaj, Anonimaj Narkotuloj, ktp.). Laŭ SMART Recovery ĉiu individuo trovas propran vojon al resaniĝo.

Fazoj de ŝanĝiĝo[redakti | redakti fonton]

SMART Recovery agnoskas, ke partoprenantoj povas esti ĉe unu aŭ pli el diversaj fazoj de ŝanĝiĝo. Ĝi diras, ke malsamaj ekzercoj povas esti utilaj dum malsamaj fazoj.

  1. Antaŭkontemplo - Tiam la partoprenantoj eble ne konscias, ke ili havas problemon.
  2. Kontemplo - La partoprenantoj taksas la avantaĝojn kaj malavantaĝojn de la dependeco per analizo de la kostoj kaj profitoj.
  3. Determino/Preparo - La partoprenantoj ekcelas personan ŝanĝiĝon, kaj eble kompletigas Ŝanĝplanan Laborfolion.
  4. Agado - La partoprenantoj serĉas novajn manierojn alfronti siajn dependecajn dezirojn. Tio povas inkludi memhelpon, la subtenon de dependeca subtengrupo aŭ profesian gvidadon.
  5. Bontenado - Post kelkaj monatoj, la konduto de la partoprenantoj ŝanĝiĝis kaj ili nun celas bontenadi siajn gajnojn.
  6. Finiĝo/Eliro - Kiam la partoprenantoj bontenadis longan daŭron de ŝanĝiĝo, ili povas elekti progresigi sian vivon kaj fini sian partoprenadon en SMART Recovery.

Povas ankaŭ okazi unu plia evento, refalo. Kvankam SMART Recovery neniel konsideras refalon neevitebla, ĝi tamen konsideras ĝin sufiĉe ordinara dum la ŝanĝa ciklo. SMART opinias, ke bone traktita refalo povas servi kiel utilan lecionon pri finfina resaniĝo el dependeco.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondita en 1992 kiel la Alcohol and Drug Abuse Self-Help Network (alkohol- kaj drog-misuza memhelpa reto), la organizaĵo ekuzis la nomon SMART Recovery en 1994.

Ĝeneralaj operacioj estas mastrumataj de volontula estraro. Lokaj grupoj estas funkciigataj de volontulaj resaniĝaj profesiuloj, nome volontulaj konsilistoj. Estas centra oficejo en Mentor, Ohio.

SMART Recovery ofertas siajn servojn senpage sed akceptas donacojn kaj vendas publikaĵojn.

Renkontiĝoj[redakti | redakti fonton]

La renkontiĝoj estas senpagaj por ĉiu kiu volas ĉeesti kaj intencas esti samtempe informaj kaj subtenaj. Ilin gvidas volontuloj konataj kiel faciligantoj. Pli ol 1500 ĉiusemajnaj grupaj renkontiĝoj ekzistas tutmonde. Aldone, la organizaĵo disponebligas retajn rimedojn kaj retan subtenon, inklude multajn ĉiutagajn enretajn renkontiĝojn. Ankaŭ okazas renkontiĝoj en prizonoj.

Familianoj kaj amikoj[redakti | redakti fonton]

SMART por Familianoj kaj Amikoj (SMART Family and Friends) estas enreta aŭ proprapersona subtengrupo por zorgantaj intimuloj de homoj, kiuj luktas kun dependeco. La grupo komenciĝis en septembro 2010. Ĝia celo estas alfronti specifajn problemojn, kiujn familianoj aŭ amikoj alfrontas kiam ili klopodas helpi intimulon. Ĝi baziĝas sur la komunuma fortiga metodo kaj familia trejnado de Robert Meyers, kiu signife malsamas de la metodoj de grupoj kia Al-Anon tiel, ke ĝi diras, ke zorgantaj intimuloj povas pozitive influi la dependanton.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]