Sabina Babajeva
Sabina Babajeva | |
---|---|
kadre de la kantokonkurso de 2012
| |
Bazaj informoj | |
Naskiĝo | 2-an de decembro 1979 (44-jaraĝa) en Bakuo |
Ĝenroj | ĵazo • pop-muziko • Soulo |
Profesio | soloa kantistino |
Retejo | sabina.eurovisiontalents.com |
Sabina Babajeva (azerbajĝane Səbinə Babayeva, naskiĝis la 2-an de decembro 1979 en Bakuo, Azerbajĝano, do nun 44-jara) estas azerbajĝana popmuzika soloa kantistino. Ŝi elektiĝis reprezenti sian landon en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012, kiu okazis en ŝia naskiĝurbo Bakuo.
Biografio
Post studo de kantado en la muzika altlernejo Asaf Zejnali, Sabina Babajeva partoprenis en diversaj kantokonkursoj. En Azerbajĝano ŝi aparte konatiĝis kiel kantistino de la titola kanzono de la televida serio Bəyaz həyat. En la nacia antaŭturniro de la Eŭrovido-Kantokonkurso 2011 ŝi atingis la 3-an pozicion, kaj en tiu de la jaro 2012 evidente la 1-an pozicion, tiel ke ŝi elektiĝis la nacia reprezentanto en la "azerbajĝana" internacia kantokonkurso de 2012.
Akompanate de la legenda tradicia azerbajĝana kantisto Alim Qasimov ŝi prezentis la popmuzikan baladon "When the music dies" ("kiam la muziko mortas") kaj atingis la 4-an konkursan pozicion. En la sceneja prezento de la kanto inter alie impresis kiom diverskolore ŝia longa blanka jupo estis lumigita, tiel ke ĝi dumtempe ŝajnis flami.