Sabla rozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sahara sabla rozo, longa 47 cm.

La sabla rozodezerta rozo estas nomo de rozetaj mineraloj de kristala gipso kaj barito, en kiujn sablaj grajnoj kaptiĝas.

La gipsaj rozoj estas akvosolveblaj kaj estiĝas en varmegaj kaj sekaj dezertaj areoj. Pro la rapide vaporiĝanta surfaca humideco, la grundakvo filtriĝas supren tra kapliraa forto. La akvaj mineraloj kristaliziĝas pro la daŭranta vaporiĝo kaj formas kun la sablo la karakterizan, blatforman kristalan strukturon. Tiu troviĝas nur en Saharo en Nord-Afriko.

La baritaj rozoj ne estas akvosolveblaj kaj estiĝas rare en sablaj deponejoj, ekz. en Wetterau.

La sablaj rozoj estas stabilaj kaj longtempe rezerveblaj en sekaj kondiĉoj, tiel ili estas ŝatataj objektoj de kolektado.

Ekzistas „Sandrosen-Museum“ (Sabloroza Muzeo) en Untertor en Büdingen, kie oni ekspozicias interesajn sablajn rozojn, plej ofte el Wetterau.