Sachseln

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sachseln
Blazono de Sachseln
Sachseln kun la Lago de Sarno
Kantono Obvaldo
Distrikto En Kantono Obvaldo ne ekzistas distriktoj
Koordinatoj  46°52′5″N 8°14′20″O  /  46.86806°N, 8.23889°O / 46.86806; 8.23889 (Sachseln)Koordinatoj: 46°52′5″N 8°14′20″O  /  46.86806°N, 8.23889°O / 46.86806; 8.23889 (Sachseln)
Nombro de enloĝantoj 4597
Areo 53,86 km²
Alteco 483 m super marnivelo
Poŝtkodo 6072
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Sachseln

Enhavo

Pri la komunumo [redakti]

Sachseln estas komunumo en Kantono Obvaldo, en Centra Svislando. Ĝi havis 4597 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio [redakti]

Naskiĝdomo de Frato Nikolao

Sachseln situas ĉe la sudorienta bordo de la Lago de Sarno kaj de la rivero Sarner Aa kaj estas la ununura komunumo en Obvaldo sen limo al alia kantono.

Sur la alpopaŝtejo Älgi situas la ekzakta geografia centro de Svislando.

Al Sachseln apartenas krom la ĉefvilaĝo Sachseln mem ankaŭ la vilaĝo Flüeli-Ranft, kie troviĝas la naskiĝ- kaj loĝdomo de Frato Nikolao.

Najbaraj komunumoj [redakti]

Sachseln limas en nordoriento al la kantona ĉefkomunumo Sarno, en oriento al Kerns, en sudokcidento al Lungern, kaj en okcidento al Giswil.

Trafiko [redakti]

Sachseln estas per du haltejoj de la Brünig-Fervojo de Lucerno al Meiringen kaj Interlaken bone konektita al la publika transportreto.

Sachseln disponas pri propra alveturejo al la svisa aŭtovojo A8, kiu per la Sachseln-Tunelo kun longeco de 5,1 km ĉirkaŭkondukas la trafikon ĉirkaŭ la vilaĝo.

Historio [redakti]

La unua dokumenta mencio de Sachseln datiĝas el la jaro 1173 kiel Saxhslen. [1]

La 15-an de aŭgusto 1997 grava inundo de la vilaĝa rivereto detruis grandan parton de la vilaĝo centro. El la malgranda rojo fariĝis dum du horoj giganta torento, kiu ŝiris ĉion kun si kaj alportis amason da ŝtonoj kaj ŝlimo. La inundo kaŭzis damaĝojn de 120 milionoj da svisaj frankoj. Kiel konsekvenco de la inundo, la rojo estis protektita per retenujo kaj alflotaĵreteniloj. Dum nova ŝtormo en la jaro 2005 evidentiĝis, ke tiuj faroj estis sukcesaj.

Gravaj personecoj [redakti]

Ekstera ligilo   Nikolao de Flüe, emerito kaj svisa nacia sanktulo (1417-1487), estis civitano de Sachseln.

Notoj kaj referencoj [redakti]

  1. Fonto: Angelo Garovi: Sachseln en la Historia Leksikono de Svislando (10.3.2009)

Eksteraj Ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo   Oficiala retejo de la komunumo Sachseln


Komunumoj de Kantono Obvaldo
Wappen Obwalden matt.svg
Melchsee-Frutt.jpg

Alpnach - Engelberg - Giswil - Kerns - Lungern - Sachseln - Sarno