Giswil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Giswil
Blazono de Giswil
Giswil
Kantono Obvaldo
Distrikto En Kantono Obvaldo ne ekzistas distriktoj
Koordinatoj  46°49′59″N 8°11′4″O  /  46.83306°N, 8.18444°O / 46.83306; 8.18444 (Giswil)Koordinatoj: 46°49′59″N 8°11′4″O  /  46.83306°N, 8.18444°O / 46.83306; 8.18444 (Giswil)
Nombro de enloĝantoj 3513
Areo 85,9 km²
Alteco 485 m super marnivelo
Poŝtkodo 6074
Komunumkodo 1403
Mapo de Giswil

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Giswil estas komunumo en Kantono Obvaldo, en Centra Svislando. Ĝi havis 3513 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. [1]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Giswil situas okcidente de la Lago de Sarno kaj estas la lasta valkomunumo antaŭ la ekgrimpo de Brünig-Pasejvojo. En Giswil unuiĝas la tri riveroj Giswiler Lauibach, Giswiler Aa, Eta Melchaa al la Dreiwässerkanal (Tririvera Kanalo), kiu alfluas al la Lago de Sarno.

En sudoriento de la komunumo troviĝas norde de Brienzer Rothorn Emmensprung, tiu estas la fonto de Eta Emme. Tio estas la sola parto de Kantono Obvaldo, kiu ne apartenas al la akvokoleta bazeno de la Kvarkantona Lago.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 85,9 km², de kiuj 53,3% estas kovritaj de arbaro, 35,9% servas por agrikulturo kaj 2,2% por setlado. [2]

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Stacidomo de Giswil

Giswil disponas pri stacidomo ĉe la Brünig-Fervojo de Lucerno al Meiringen kaj Interlaken. Tuj post la stacidomo de Giswil komenciĝas la dentorada parto de la Brünig-Fervojo inter Giswwil kaj Kaiserstuhl.

Tra Giswil pasas ankaŭ la kantona ĉefvojo ka la svisa aŭtovojo A8 tra la Brünig-Pasejo. Ĝis la malfermo de la ĉirkaŭveturtunelo de la svisa aŭtovojo A8, la aŭtovojo finiĝis antaŭ Giswil kaj la tuta trafiko pasis tra la kantona ĉefvojo tra la vilaĝocentro. Post la malfermo de la tunelo en la jaro 2004, la vivokvalito en la vilaĝocentro multe altiĝis, sen ke la trafika konekto suferis.

De Giswil ankaŭ pasejvojo tra Glaubenbühl-Pasejo kondukas la Schüpfheim en la lucerna distrikto Entlebuch.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Giswil datiĝas el la jaro 840 kiel Kisevilare.

Giswil dum mezepoko estis majora bieno de la Monaĥejo Murbach en Alzaco, kiu estis la sidejo de la monaĥeja administracio en la Valo Obvaldo. En la 13-a jarcento la Baronoj de Wolhusen, sukcesis unuigi voktejon kaj majoroficejon kaj plej parte liberigi de la kontrolo de la abato de Murbach. En la jaro 1291 la Monaĥejo Murbach vendis ĉiujn siajn teritoriojn en hodiaŭa Svislando al la Habsburgoj.

En la jaro 1629 grava inundo de la rivero Giswiler Lauibach detruis grandan parton de la vilaĝo inkluzive la preĝejon. La pastro deklaris, ke la katastrofon kaŭzis sorĉistoj. Sekvis terura persekuto de tiel nomita sorĉistoj kaj 63 homoj, inter ili ankaŭ infanoj estis krudele turmentitaj kaj ekzekutitaj kun la beno de la katolika eklezio.

Per la malfermo de la Brünig-Pasejvojo kaj la Brünig-Fervojo en la dua duono de la 19-a jarcento komenciĝis ekonomia prospero, al kiu ankaŭ kontribuis la sekigo de la marĉo Aaried. Samtempe oni komencis utiligi la akvoenergion de la Lago de Lungern.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Granda parto de la informoj en ĉi-tiu artikolo devenas el la artikolo pri Giswil en la germana vikipedio
  2. Fonto: Retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Komunumoj de Kantono Obvaldo
Wappen Obwalden matt.svg
Melchsee-Frutt.jpg

Alpnach - Engelberg - Giswil - Kerns - Lungern - Sachseln - Sarno

  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Giswil