Saimaa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saimaa apud Mikkeli

Saimaa estas lago en sud-orienta Finnlando. Ĝi estas la plej granda lago de Finnlando kaj la kvara plej granda lago de Eŭropo. Ĝia areo estas proksimume 4,400 km². Saimaa etendiĝas de Lappeenranta kaj Imatra en la sudo ĝis Savonlinna kaj Mikkeli kaj plu ĝis Joensuu en la nordo. Saimaa havas plurajn preskaŭ apartajn lagopartojn, kiuj estas ligitaj de unu al alia per mallarĝaj lagokoloj. La bordoj de Saimaa longas entute 148 850 km kaj Saimaa havas 13 710 insulojn.

Vuoksi rivero fluas el Saimaa al Ladoga lago. Krome Saimaa estas ligita el Lappeenranta al Viborg ĉe Finna golfo per Saimaa-kanalo.

En Saimaa vivas aparta subspecio de ringita puso (Pusa hispida saimensis) speco de foko.

Vidu ankaŭ: Fokuloj