Saint-Georges-Nigremont

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saint-Georges-Nigremont
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Aubusson
Kantono Crocq
INSEE kodo 23198 [+]
Poŝtkodo 23500
Kodo laŭ INSEE 23198
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro René Roulland
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 155 (2 006)
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 45°50′16″N 2°15′51″O  /  45.83778°N, 2.26417°O / 45.83778; 2.26417 (Saint-Georges-Nigremont) (mapo) Koordinatoj: 45°50′16″N 2°15′51″O  /  45.83778°N, 2.26417°O / 45.83778; 2.26417 (Saint-Georges-Nigremont) (mapo)
Alto 589 m - 801 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 18,59 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Saint-Georges-Nigremont en Francio
45° 50′ 16″ Nordo 2° 15′ 51″ Oriento / 45.8377777778 °N, 2.26416666667 °O / 45.8377777778; 2.26416666667 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saint-Georges-Nigremont [+]
vdr

Saint-Georges-Nigremont estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 155 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2006. La komunumo apartenas al la natura regiona parko Millevaches.

La nomo Nigremont devenas de la latina niger mons, kiu signifas "nigra monto".

Geografio

Saint-Georges-Nigremont etendiĝas sur 18,59 km², kaj havis 155 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur po 8 homoj laŭ kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj: la plej alta punkto de Saint-Georges-Nigremont situas je alteco de 801 metroj.

Historio

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Saint-Georges-Nigremont apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro René Roulland, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Monumentoj

Estas kastelo de la 15-a jarcento en la dependa vilaĝeto Les Écurettes.

Administrado

Saint-Georges-Nigremont apartenas al la kantono de Crocq, kies ĉefurbo estas Crocq. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Aubusson, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ