Saint-Paul (Reunio)
Saint-Paul laŭvice la dua grandurbo de Reunio.
Bazaj informoj
- koordinatoj: 21° 01′ S 55° 16′ O / 21.017 °S, 55.267 °O (mapo)Koordinatoj: 21° 01′ S 55° 16′ O / 21.017 °S, 55.267 °O (mapo)
- loĝantaro: 103.498 en 2009
- Poŝtkodo: 97 428
- Supermara alteco: 0-2955 m
- Horzono: UTC + 4
Situo
Saint-Paul situas inter bordo de Hinda Oceano kaj altaj montoj en la okcidenta flanko de la insulo.
Historio
Francoj alvenis en 1642, kaj ili koloniadis la insulon en 1663, kies administra centro kaj la unua urbeto estis Saint-Paul. En 1738 Saint-Denis (Reunio) forprenis tiun rangon. En 1809 la britoj okupis la urbon, sed ilia dominado ne fiksiĝis.
Klimato
Saint-Paul troviĝas en la tropika klimatozono. Inter majo-novembro malofte pluvas, sed estas vento. Inter decembro-aprilo estas alta temperaturo, ofte pluvas, foje estas ventegoj. La averaĝa temperaturo estas 25 ° C, kiu dum la jaro varias inter 13-35 ° C. La oceana akvo estas inter 17-30 ° C. Ĉiujare pluvas ĉ. po 1700 mm.
Administra divido
- La Saline les Bains estas kvartalo de komunumo Saint-Paul en la sud-okcidento de la komunuma teritorio, sude de urbocentro. Ĝi situas okcidente de La Saline.
Trafiko
Saint-Paul estos la okcidenta finstacio de la proponita fervojo.
Vidu ankaŭ
Fontoj
- Angla, franca kaj germana Vikipedioj