Saint-Waast
| Saint-Waast | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Komunumo | |
| Lando | Francio | |
| Regiono | Nordo-Kaleza Markolo | |
| Departemento | ||
| Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | |
| Kantono | Bavay | |
| Urbestro | S-ro Charles Degardin 2008-2014 |
|
| Poŝtkodo | 59570 | |
| Kodo laŭ INSEE | 59548 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 649 (1999) | |
| Loĝdenso | 109 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
50°18′20″N 3°44′56″O / 50.30556°N, 3.74889°OKoordinatoj: 50°18′20″N 3°44′56″O / 50.30556°N, 3.74889°O | |
| Alto | 85 m - 142 m | |
| Areo | 5,91 km² | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
Saint-Waast-la-Vallée estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 649 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999. La oficiala nomo proponita de INSEE tamen estas Saint-Waast.
Enhavo |
Geografio[redakti]
Saint-Waast geografie kaj historie apartenas al la franca-belga translima regiono Henegovio. Henegovio estas regiono de montetoj kaj plataĵoj, kiuj disvolviĝis sur tre diversaj grundoj : paleozoika soklo, mezozoika kreto, sed ankaŭ kenozoikaj sablo aŭ argilo plejparte kovritaj de leŭso.
La vilaĝo Saint-Waast troviĝas proksime de la urbetoj Bavay kaj Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Saint-Waast etendiĝas sur 5,91 km².
Historio[redakti]
En 1790, la komunumo fariĝis parto de la departemento Nord, kaj en 1793 estis renomita Saint-Waast-les-Bavai. La nomo ree ŝanĝis en 1801 al Saint-Waast aŭ Saint-Vaast.
Lokaj famuloj[redakti]
- Alexandre Farnèse : itala nobelo
- Louise Thuliez : rezistulino dum la Unua mondmilito
- Henriette Moriamé : rezistulino dum la Unua mondmilito
- Victor Moriamé : poeto
- Antoine-Joseph Moneuse : estro de la krimula bando Chauffeurs dum la franca Direktorio.
Administrado[redakti]
Saint-Waast apartenas la kantono de Bavay, kies ĉefurbo estas Bavay. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.