Sajtama (urbo)
El Vikipedio
(Alidirektita el Saitama (urbo))
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 5 Apr. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
| さいたま市 | |
| Areo | 168.33km2 |
| Loĝantaro | 1,069,143 (1-a de februaro 2005) |
| Urba floro | "Sakuraso" |
| Urba arbo | "Kejaki" (Zelkova serrata) |
| Urba birdo | Sakuro |
| Urbodomo | |
| Adreso | 〒330-9588 |
| さいたま市浦和区常盤6-4-4 4-4-4,Tokiwa,Urawa-ku,Saitama-shi Saitama JP-330-9588 Japanio |
|
| Telefono | +81-48-829-1111 |
| Ekstera ligilo | Urbodomo |
Urbo Sajtama (さいたま市 [saitama-ŝi]), situas en sud-orienta parto de gubernio Sajtama kaj estas ĝia prefekteja kaj plej loĝata urbo. Ĝi estas urbo aldifinita de registara dekreto de 2003. Multaj loĝantoj ĉiutage laborveturas al Tokio.
- Koordinatoj: 35°51′N 139°39′O / 35.85°N, 139.65°OKoordinatoj: 35°51′N 139°39′O / 35.85°N, 139.65°O
Enhavo |
Kvartaloj [redakti]
La urbo ekde la 1-a de aprilo 2005 (vidu sube) konsistas el la kvartaloj Ĉuo, Iŭacuki, Kita, Midori, Minami, Minuma, Niŝi, Mija, Sakura kaj Uraŭa.
Historio [redakti]
- La 1-an de majo 2001 la tri najbaraj urboj Uraŭa, Omija kaj Jono fandiĝis en Sajtama-urbon.
- La 1-an de aprilo 2003 la urbo estis aldifinata urbo aldifinita de registara dekreto.
- La 1-an de aprilo 2005 la urbo aneksiĝas urbon Iŭacuki, kaj Iŭacuki-kvartalo ekoficis.
Eksteraj ligiloj [redakti]
oficiala retejo, origine japane, aŭtomate tradukebla al la angla, ĉina kaj korea
retejo de Sajtama Esperanto-Rondo

